Chía (Kundinamarko)

(Alidirektita el Chía)

Chía [ĈIa] estas urbo kaj municipo situa en Kolombio, en la departemento Kundinamarko. Ĝi situas proksimume 10 kilometrojn norde de Bogoto, kaj 2 564 metrojn super marnivelo. Ĝi havas 132 691 loĝantojn (2017), kio faras ĝin la tria plej loĝata municipo de la Savano Bogota. Ĝi estas konata kromnome kiel «La Ciudad de la Luna» (Lunurbo), reference al la etimologio de sia nomo, deriva de la diino inter mŭiska-oj de la Luno. Ja luno aperas en la maldekstra supra kvarono de la blazono, dum alia bildo rilata al tiu or-kulturo aperas en la mala kvarono, nome dekstra malsupre; inverse estas du bildoj rilataj al la alia kunforma civilizo, nome tiu de la hispanaj konkistadoroj.

Chía
municipo de Kolombio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 97 896  (2005) [+]
Loĝdenso 1 224 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 4° 52′ N, 74° 3′ U (mapo)4.8633333333333-74.052777777778Koordinatoj: 4° 52′ N, 74° 3′ U (mapo) [+]
Alto 2 564 m [+]
Areo 80 km² (8 000 ha) [+]
Horzono UTC-05:00 [+]
Chía (Kundinamarko)
Chía (Kundinamarko)
DEC
Chía
Chía
Situo de Chía
Chía (Kolombio)
Chía (Kolombio)
DEC
Chía
Chía
Situo de Chía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chía, Cundinamarca [+]
vdr

Ekonomio redakti

 
Tomatoj, Bazaro "El Cacique de Chía".

Kiel en la plej parto de la municipoj de la Bogota Savano, la ĉefaj elspezofontoj en Chía estis historie la agrikulturo, la florkultivado kaj la brutobredado de bovinoj por produktado de lakto. La florkultivado havas ankoraŭ grandan gravon en la ekonomio de la municipo, sed tiu diversiĝis konsiderinde en la lastaj jardekoj kaj aktuale la entreprena agado koncentriĝas ĉefe en la sektoro de servoj.[1] Estas ankaŭ kelkaj industrioj, inter kiuj elstaras la produktado de laktaj derivaĵoj, kaj kelkaj manfaradoj kaj metioj: pentrarto, skulptarto en ŝtono kaj bronzo, meblofarado, ĉarpentado kaj laboroj de forĝita fero.

La kuirarta propono, kaj la turismo ligita al ĝi, estas grava sektoro en la nuna ekonomio (en la municipo estas trinkejoj kaj restoracioj altnivelaj kiel "Andrés Carne de Res" kaj "El Humero"). Ĉiujare, krome, okazas en Chía kuirarta festivalo organizita de la urbestraro ("Saboriarte"[2]), en kiu partoprenas granda parto de la ĉefaj kuirartaj instalaĵoj de la municipo. Chía havas ankaŭ ampleksan proponon kaj komercan kaj distran: estas kelkaj grandaj komercaj centroj (vendejaroj "Centro Chía", "Sabana Norte", "Plaza Mayor", "Fontanar" kaj "Bima") kaj grandan proponon de nokta distrado: nome serio de dancejoj kaj restoracioj malfermitaj por la publiko nokte, ĉefe ĉe la Avenida Pradilla kaj la Variante Chía-Cota.

Vidindaĵoj redakti

  • Historia Centro kaj Ĉefa Parko
  • Kapelo de Nia Sinjorino (Virgulino) de la Valvanera
  • Ateliero Fonquetá [fonkeTA]
  • Ponto Común, de la fino de la 18-a jarcento, super la rivero Bogoto.
  • Instituto Caro y Cuervo, kolombia centro de altaj studoj pri literaturo, filologio kaj lingviko.
  • La kastelo Marroquín. Estas konstruaĵo de la franca arkitekto Gaston Lelarge, kultura heredaĵo uzata por eventoj.
  • La Montaña del Oso (Ursomonto). Estas natura parko en la rura areo vereda Yerbabuena, sur 3200 msm.

Notoj redakti

  1. Plan de competitividad para la provincia de Sabana Centro. Bogotá: Sáenz y Cía. S.A. 2010. [1] Arkivigite je 2016-04-14 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 2an de februaro 2018.
  2. «'Saboriarte' muestra la Chía gastronómica del 2015». EL TIEMPO. 3a de decembro 2015. [2] Konsultita la 31an de aŭgusto 2016.