Chañe [ĈAnje] estas municipo en la nordokcidento de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Pinares (Pinartero) en la nordo de la provinco.

Chañe
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 40216
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 699  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 4° 26′ U (mapo)41.3375-4.4288888888889Koordinatoj: 41° 20′ N, 4° 26′ U (mapo) [+]
Alto 767 m [+]
Areo 35,26 km² (3 526 ha) [+]
Chañe (Provinco Segovio)
Chañe (Provinco Segovio)
DEC
Chañe
Chañe
Situo de Chañe
Chañe (Hispanio)
Chañe (Hispanio)
DEC
Chañe
Chañe
Situo de Chañe

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chañe [+]
vdr
Chañe en la provinco Segovio.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 35,26 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 708 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 400 el la 1950-aj jaroj, kvankam ĝi ricevis multajn enmigirintojn la lastajn jarojn ĉefe el Rumanio (172).

Ĝi distas 60 km de Segovio, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipoj Mata de Cuéllar, Vallelado, Cuéllar, Remondo, Arroyo de Cuéllar, Fresneda de Cuéllar, Narros de Cuéllar kaj Campo de Cuéllar. Proksime estas la rojo Marieles.

Historio redakti

Estas multaj restaĵoj de Bronzepoko ĝis romianoj. La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj, legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de Sankta Benedikto kun svelta sonorilturo kaj la ermitejoj de Sankta Antonio kaj de Kristo. Apartaj vidindaĵoj estas la "pegueras", nome fornetoj por produkti peĉon.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti