Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo

Monda heredaĵo de UNESKO

La Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo (angle Chaco Culture National Historical Park; pli frue Nacia Memorejo Chaco Canyon) estas historia nacia parko en Usono, en la sudokcidenta parto de Nov-Meksiko, proksime de la urbo Farmington. Oni fondis tie en 1907 nacian memorejon kaj en 1980 nacian historian parkon.

Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo
la kivao de la komplekso Ĉetro Ketl
la kivao de la komplekso Ĉetro Ketl
la kivao de la komplekso Ĉetro Ketl
National Historical Park • Nacia monumento de Usono [+]

LandoUsono
SubŝtatoNov-Meksiko

Supermara alteco6 644 m [+]
Koordinatoj36° 3′ 36″ N, 107° 58′ 12″ U (mapo)36.06-107.97Koordinatoj: 36° 3′ 36″ N, 107° 58′ 12″ U (mapo)
Areo137,5 km² (13 750 ha) [+]
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
NomoĈako-kulturo
Tipo de heredaĵonatura
Jaro1987 (11)
Numero353
RegionoNorda Ameriko
Kriteriojiii
Kategorio IUCNII – Nacia parko

Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo (Nov-Meksiko)
Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo (Nov-Meksiko)
DEC
Lokigo de Nov-Meksiko en Usono
Map
Nacia Historia Parko de la Ĉako-kulturo

Vikimedia Komunejo:  Chaco Culture National Historical Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La parko havas la areon de 137 km² kaj plenigas kanjonon, kiun dividas la akvosulko de Chaco kaj Gallo. La parko entenas 13 antaŭ-kolombajn indianajn ruinojn kaj pli ol 300 pli malgrandajn arkeologiajn trovejojn, kiuj venas el la flora epoko de la pueblo-epoko.

La plej granda kaj plej bone esplorita pueblo-trovejo estas Pueblo Bonito, kiun oni konstruis en la 10-a jarcento. Ĝi entenas 800 ĉambrojn kaj 32 kivaojn (subtera ceremonia kamero). La elfosadoj pruvas, ke la iamaj loĝantoj spertis en ilo-pretigo, teksado, agrikulturado kaj masonado. La trovitaj artobjektoj estas rigardeblaj en centra ekspoziciejo.

Vidu ankaŭ redakti