Chamula
Chamula estas unu el la 118 komunumoj de la meksika subŝtato Chiapas, kiu estas la subŝtato kiu situas plej sude. La ĉefurbo de la komunumo estas San Juan Chamula. La komunumo situas ĉirkaŭ 10 kilometrojn for de San Cristóbal de las Casas, kiu estas grava urbo de Chiapas. Chamula havas unikan aŭtonoman statuson en Meksiko, ekzemple ekzistas propra polico. Eksterteritoriaj policoj ne havas la rajton eniri la aŭtonoman regionon. La ŝlosilnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 07023.
Chamula | |||
---|---|---|---|
municipo de Meksiko vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Statuso | Komunumo | ||
Lando | Meksiko | ||
Ŝtato | Chiapas | ||
Poŝtkodo | 29320–29337 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 67 085 | ||
Loĝdenso | 296 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 16°47′N 92°41′U / 16.783°N, 92.683°U (mapo) | ||
Alto | 2 260 m | ||
Areo | 82 km² | ||
Horzono | UTC -6 | ||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chamula Municipality [+] | |||
Geografio
redaktiLa komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 67085 loĝantojn. El tiuj estis 32029 viroj kaj 35056 virinoj. La ĉefurbo havas ĉirkaŭ 17.000 loĝantojn. Aliaj relative gravaj vilaĝetoj en la komunumo estas Cruzton, Nichnamtic, Romerillo, Majomut, Saclamanton, Yaletem, Chicumtantic, Cuchulumtic kaj Tzajaltetic sed ĉiuj nur havas iom pli ol 1000 loĝantoj. Pli ol 44.000 loĝantoj vivas en malpli grandaj vilaĝetoj kaj loĝlokoj. La komunumo havas surfacon de 82 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 2260 metroj super la marnivelo.
Sociogeografio
redaktiEn la jaro 2000 (laŭ INEGI) en la komunumo vivis 31783 personoj pli aĝaj ol 15 jaroj. El tiuj 13186 scipovis legi kaj skribi kaj 18486 personoj estis analfabetoj. Do 41% de la personoj scipovis legi kaj skribi kaj 58% estis analfabetoj.
59005 personoj en la jaro 2000 aĝis pli ol 5 jaroj. El tiuj 48819 personoj estis indiĝenoj. Tio signifas ke 82.74% de la loĝantaro en la koncerna jaro estis indiĝenoj.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj
redakti- Chamula Arkivigite je 2011-06-17 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)