Charlie X [Karĉjo X] estas la dua epizodo de la unua sezono de la usona televidserio de sciencofikcio, Star Trek. Verkita de D. C. Fontana el rakonto de Gene Roddenberry kaj reĝirorita fare de Lawrence Dobkin, ĝi unue elsendiĝis la 15-an de septembro 1966.

Charlie X
Star Trek episode • ĉapitro de televidserio • televida filmo
Originala titolo Charlie X
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 sep. 1966
Ĝenro sciencfikcio
Reĝisoro(j) Lawrence Dobkin • Gene Roddenberry
Produktisto(j) Gene Roddenberry
Scenaro D. C. Fontana
Filmita en Paramount Stage 31
Loko de rakonto universo de Star Trek
Rolantoj William Shatner • Leonard Nimoy • DeForest Kelley • George Takei • Nichelle Nichols • Gene Roddenberry • Charles J. Stewart • Bill Blackburn
IMDb
vdr

La USS Enterprise (NCC-1701) trovas sur planedo Thasus kaj helpas malstabilan 17-jaran knabon, Charlie Evans (Robert Walker Jr.), kun danĝeraj mensaj potencoj, kiu malhavas de trejnado kaj matureco por manipuli ilin saĝe. Charlie rapide iĝas mense malekvilibra kaj montras signojn, ke li posedas strangajn telepatiajn potencojn. Charlie uzas siajn povojn detrui la kosmoŝipon Antares, sed diras ke "Ili ne estis bonaj al mi." Li malkovras la planojn de Kapitano Kirk por deturni al Alfa V, kaj ekprenas la regadon de "Enterprise".

Dume, kosmoŝipo el Thasus alproksimiĝas al la "Enterprise". La thasusa estro aperas sur la ferdeko, dirante, ke ili donis al Charlie povojn por helpi lin por postvivi sur sia mondo, sed ĉi tiuj potencoj (kiujn ili ne povas reteni de Charlie) faras lin tro danĝere vivi inter homoj. La thasiusanoj la damaĝon, kiun Charlie faris, aparte de la 'Antares', kiun ili malkaŝas, ke ili ne povis savi pro rimarki tro malfrue, ke Charlie foriris la planedon. Ili reprenas la knabon por vivi kun ili.