Robert Walker Jr.

usona aktoro (1940-2019)

Robert Hudson WALKER Jr. (15-a de aprilo 1940 - 5-a de decembro 2019) estis usona aktoro, kiu estis konata ĉeesto en televido en la 1960-aj jaroj kaj fruaj 1970-aj jaroj. Li iĝis malpli aktiva en pli postaj jardekoj. Li estas filo de geaktoroj Robert Walker kaj Jennifer Jones. Liaj gepatroj divorĉiĝis kiam li estis trijaraĝa kaj sia patrino edziniĝis al produktoro David O. Selznick. Li estis edzo de aktorinoj Ellie Wood Walker, Dawn Walker kaj Judy Motulsky.

Robert Walker Jr.
Persona informo
Robert Walker
Naskiĝo 15-an de aprilo 1940 (1940-04-15)
en Kvinzo
Morto 5-an de decembro 2019 (2019-12-05) (79-jaraĝa)
en Malibu
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater internulejo Lawrenceville vd
Familio
Patro Robert Walker vd
Patrino Jennifer Jones vd
Infanoj 7
Profesio
Okupo televida aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1956– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis ĉe The Lawrenceville School de Princeton University.

Walker Jr. komencis sian karieron per televidserio First Performance (1957) kaj daŭrigis ĝin per televidaĵoj kiel Naked City, Dr. Kildare, The Defenders, The Big Valley, Star Trek, Combat!, The Time Tunnel, Bonanza kaj The Invaders.

En kino, lia unua laboro estis ĉe The Hook (1963), poste li laboris en kinofilmoj The Ceremony, Ensign Pulver, The Happening, The War Wagon, Young Billy Young kaj Road to Salina, inter aliaj.

En 1970-aj jaroj li aperis en la franca kinofilmo Don Juan ou Si Don Juan était une femme... kun Brigitte Bardot, krom la usonaj Hex, Gone with the West, inter aliaj. En televido li laboris en televidserioj kiel Columbo, Cannon, Police Woman, Quincy M.E., The Six Million Dollar Man kaj Charlie's Angels.

Dum 1980-aj jaroj li aperis en televidaĵoj kiel CHiPs, Making of a Male Model, The Fall Guy kaj Dallas krom kinofilmoj kiel Angkor: Cambodia Express kaj Olivia. En la fino de 20-a jarcento li aktoris en televidaĵoj Murder, She Wrote, Fatal Charm kaj The New Lassie .

Lia lasta laboro estis mallonga filmo Lock It Up Dog en 2017.