La vorto ĉav (angle: chav) estas slanga vorto kiu populariĝis en Britio dum la lastaj jaroj. Ĝi indikas apartan specon de brita junulo kiu vivas en malriĉa kvartalo, havas malmulte da eduko kaj eble ne havas fiksan laboron kaj uzas drogojn aŭ okupiĝas pri aliaj kontraŭleĝaj aferoj. Laŭ la stereotipo, la ĉavoj ankaŭ vestiĝas en aparta maniero, kun sportaj vestoj, korbopilkaj ĉapeloj kaj oraj kolĉenoj. La vorto estas tre uzata en skandalismaj ĵurnaloj.

Animaci-stila bildo de "ĉav"

Mankas kritikoj pri la uzado de la vorto, ĉar laŭ opinio de iuj homoj ĝi kaŝas snobisman aliron al la malpli altaj sociaj klasoj kaj primokadon de seriozaj sociaj problemoj.

Estas malkonsento pri la deveno de la vorto. La plej ofta teorio estas ke ĝi devenas el la ciganalingva vorto ĉavi, kutima vorto por junulo aŭ knabo en tiu lingvo. Proponantoj de tiu ĉi teorio mencias, ke la angla slangaro ankaŭ havas aliajn ciganalingvajn vortojn: ekzemple "gadjie" [gaĝi] — viro aŭ ne-cigano kaj "cushty" [kuŝti] — fidinda.

Regionaj vortoj kun simila signifo inkluzivas "scally" [skali] (plej ofte en la Liverpola distrikto), kaj "ned" en Skotlando. En nordorienta Anglio oni renkontas la iomete pli malnovan vorton "charver" [ĉave(r)], kun preskaŭ sama signifo.