Chess Records estis usona muzikoregistra diskeldonejo, fondita en 1950 en Ĉikago kaj specializiĝis en bluso kaj ritmenbluso. Laŭlonge de la jardekoj ĝi etendiĝis al soulo, gospelo, frua rokanrolo, kaj foje ĵazo kaj komediregistroj, publikigitaj per la markoj Chess, Checker, Argo kaj Cadet. La katalogo de Chess estas nune posedaĵo de Universal Music Group kaj estas administrtia de Geffen Records.

Chess Records
Chess
diskeldonejosonregistrejo vd
Dum 1950 - 1975
Fondintoj Leonard Chess • Phil Chess vd
Sidejo Ĉikago
Lando Usono
filiaj kompanioj Checker Records vd
vdr
Studioj Chess, 2120 South Michigan Ave., Ĉikago, poste hejmo de la Blues Heaven Foundation de Willie Dixon (foto de 2009).

Fondita kaj regita de Judoj enmigrintoj, nome fratoj el Pollando, nome Leonard kaj Phil Chess, la kompanio produktis kaj publikigis multajn simplaĵojn kaj albumojn nun konsideritaj kiel ŝlosilaj por la kanono de rok-muziko. La muzikistoj kaj kritikisto Cub Koda priskribis Chess kiel "la plej granda blusmarko el Usono."[1]

Chess havis diversajn sidejojn en diversaj lokoj de la suda flanko de Ĉhikago, dekomence ĉe du lokoj de South Cottage Grove Ave.[2] La plej fama loko estis ĉe 2120 S. Michigan Avenue el ĉirkaŭ 1956 al 1965, senmmortigita de The Rolling Stones en "2120 South Michigan Avenue", instrumenta pezo registrita tie dum la unua usona turneo de la grupo en 1964. The Stones registris ĉe Chess Studios en du pliajn okazojn. La konstruaĵo estas nune hejmo de la Blues Heaven Foundation de Willie Dixon.[3] Meze de la 1960-aj jaroj, Chess relokiĝis al multe pli granda konstruaĵo, ĉe 320 E. 21a Strato, nome la fina hejmo de la Ĉikaga marko.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Cub Koda (1967-08-23). Chess Blues, Various Artists | Songs, Reviews, Credits. AllMusic. Alirita 2016-10-19.
  2. 2,0 2,1 Cohodas, Nadine (2000) Spinning Blues into Gold: The Chess Brothers and the Legendary Chess Records. St. Martins. Arkivita el la originalo je 2017-02-04. Alirita 2016-10-19.
  3. Adams, Ginger, "Architecture, Food and Music Keep Tourists Coming to Chicago", 2015-12-22. Kontrolita 2016-10-19.