Francisco Caruso (Karuzo), ankaŭ konata kiel Chico Caruso (Ŝiko Karuzo) aŭ eĉ Chico mem, naskiĝis en urbo (São Paulo, Brazilo, en 1949). Caruso estas komika desegnisto (cartunista), satira desegnisto (chargista), karikaturisto, muzikisto kaj humuristo.

Chico Caruso
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1948 (1948-11-30) (75-jaraĝa)
en San-Paŭlo
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Alma mater Faculty of Architecture and Urbanism of the University of São Paulo
Okupo
Okupo kartunisto
vdr

Estas la frato de Paulo Caruso, ankaŭ komika desegnisto. Ambaŭ havas similan desegn-manieron.

Li komencis plubliki siajn desegnojn en la fino de la 1960a jardeko, en la posttagmeza ĵurnalo Folha da Tarde. Li laboris ankaŭ en la ĵurnaloj Opinião ("Opinio"), Movimento ("Movado"), Gazeta Mercantil ("Ekonomia Revuo"), IstoÉ, Veja, Jornal do Brasil ("Ĵurnalo Brazil'") kaj O Globo, tiu lasta ekde 1984, kie li laboras ĝis hodiaŭ.

Kontraŭe al tiu kiu ĉiuj pensas, Chico kaj sia frato ne estas el la sama familio de la brazila aktoro Marcos Caruso.