Chiuzbaia
komunumo en Rumanio
Chiuzbaia [kjuzbaja] (hungare: Kisbánya) estas vilaĝo en Rumanio oriente de Baia Mare. En 1910 ĝi havis 833 loĝantojn (rumanoj); en 1992 732 (rumanoj). Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Szatmár vármegye). Administre ĝi apartenas al Baia Sprie.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj
redakti- Popolnombrado 2002 Arkivigite je 2011-07-20 per la retarkivo Wayback Machine