Christian Gonsior

aŭstra saksofonisto kaj ĵazmuzikisto
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Christian GONSIOR (naskiĝinta en 1969 en Maria Alm) estas aŭstra saksofonisto kaj ĵazmuzikisto.

Christian Gonsior
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1968 (1968-11-30) (55-jaraĝa)
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo saksofonisto • ĵazmuzikisto
TTT
Retejo http://www.christiangonsior.com/
vdr

Vivo redakti

La unajn kontaktojn je improvizado muzika li jam havis dum la junulaj jaroj kiujn li pasigis en Leogang. La pianludon li komencis en la aĝo de 7 jaroj, la saksofonon li malkovris meze de la 1980-aj jaroj. La renomita ĉiujara ĵazfestivalo en la najbara Saalfelden interesigis lin ege kiel ankaŭ la koncertserio "Jazz im Stall", kio metis kvazaŭ la fundamentan ŝtonon je muzika kariero. Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la Gimnazio de Saalfelden (BEA) li studis en Vieno ĉe la Franz-Schubert-konservatorio ĉe Bozhidar Sotirov kaj ĉe la Muzika universitato ĉe Klaus Dickbauer, Uli Scherer, Christian Maurer kaj Wolfgang Puschnig.

Ekde 1990 li liberprofesiulis en multaj ensembloj kaj projektoj en Aŭstrio kaj eksterlande. Inter la pli freŝaj projekto menciindas Whoza Trio , KlangKombinatKalksburg, Duo Silgon, Trato Común kun Leopoldo Fleming. Gonsior kunlaboris i.a. kun: Leopoldo Fleming, Yta Moreno, Milagros Pinera, Celia Mara, Uli Scherer, Ladji Kante, Courtney Jones, Sunny Murray, Marco Eneidi, Marco Tocilj, Phone II Phone.

Gonsior volontege improvize ludas orientiĝante je la libera ĵazo de la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj. Renkontiĝoj kun artistoj el Afriko kaj Usono ege influis lian stilon.

Eksteraj ligiloj redakti