Leogang estas vilaĝo en Pinzgau, Aŭstrio. Ĝi landlimas al Tirolo je alteco de 788 metroj. La najbara komunumo salcburgia estas Saalfelden.

Leogang
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5771
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 263  (2018) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 25′ N, 12° 45′ O (mapo)47.41666666666712.75Koordinatoj: 47° 25′ N, 12° 45′ O (mapo) [+]
Alto 788 m [+]
Areo 90,27 km² (9 027 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Leogang (Lando Salcburgo)
Leogang (Lando Salcburgo)
DEC
Leogang
Leogang
Situo de Leogang
Leogang (Aŭstrio)
Leogang (Aŭstrio)
DEC
Leogang
Leogang
Situo de Leogang

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Leogang [+]
vdr

En la 1.1.2017 ĝi havis 3.265 loĝantojn. Tre gravas la turismo, vintre ĉe lao suda monto Asitz kie ekzistas koneksoj multaj al la famega vintrosportejo Saalbach-Hinterglemm ĉe la alian montoflankon.

Historio redakti

La vilaĝo unue menciitis endokumente en la jaro 930 sub la nomo Liuganga. Leogang estas unu el la plej malnovaj minadaj lokoj en Salcburgio. Minista kapelo Sankta Anna en la vilaĝokvartalo Huetten atestas tian tradicion. Leogang estis vera centro de protestantismo. Post la ekepiskopeco de Leopold Anton von Firmian en 1727, kiu favoregis kontraŭreformacion, la protestantoj decidis kontraŭstari. En la 5.8.1731 ili ĵuris ĉe Schwarzacher Salzlecken resti fidelaj al la protestantisma kredo. En la 31.10.1731 la ĉefepiskopo promulgis la t.n. Elmigrigan patenton, per kiu inter 4000 kaj 5000 geservistoj devis forlasi la patrujon. En 1732 metiistoj kaj kamparanoj el tuta Salcburgio sekvis. Ili migris per 16 karavanoj en protestantisman Prusion kiun ĉ. kvarono neniam atingis. La ministoj estis foririntaj jam antaŭe, ne devante permespeti. Pro la elmigro de multaj kapablaj homoj sekvis malfloro ekonomia, minejoj kadukiĝis kaj 1776 bienoj estis neokupitaj.

Nuna urbestro estas la konservativisto Josef Grießner de Aŭstria Popola Partio. Dum multaj jaroj urbestris Albert Steidl.

Situo kaj kvartaloj redakti

La komunumo prenas la tutan Leogang-an valon. Ĝi troviĝas inter la montoĉeno Leoganger Steinberge (kies pinto plej alta/2634 m nomiĝas Birnhorn) norde kaj la montoĉeno Kitzbüheler Alpen sude. Tra la vilaĝo fluas la rivero Leoganger Ache. Inter Salcburgio kaj Tirolo troviĝas la Grießen-transpasejo ĉe strato kondukanta al la nordtirolakomunumo Hochfilzen.

Leogang havas 16 kvartalojn (Berg, Ecking, Grießen, Hirnreit, Hütten, Leogang, Madreit, Otting, Pirzbichl, Rain, Rosental, Schwarzleo, Sinning, Sonnberg, Sonnrain, Ullach), kiuj al la ses katastraj komunumoj Ecking, Grießen, Leogang, Pirzbichl, Schwarzleo kaj Sonnberg.

Vidindaĵoj redakti

  • Muzeo pri minado kaj gotika arto
  • Preĝejo Sankta Leonardo
  • Kapelo Sankta Anna (Hütten)
  • Gapminejo Schwarzleo (germane: Schaubergwerk Schwarzleo)
  • Kubin-kabineto: inter majo 1999 kaj oktobro 2010 ekzistis surloke rimarkinda daŭra ekspozicio pri Alfred Kubin en la Malnova banejo. Pro privata konkurso la tuto fermiĝis kaj la kolekto venditis per aŭkcio. Kubin pasigis la junulajn jarojn inter 1882 kaj 1892 en ne tro malproksima Zell am See. Krom kubinaĵoj montritis nedaŭre ankaŭ verkoj de aliaj ilustristoj. La domon posedas nun Raiffeisen-banko.

Regulaj eventoj redakti

  • Leonhardiritt: temas pri procesia rajdo eklezia je honoro de Sankta Leonardo, patrono de kamparaj bestoj, de malliberigitoj kaj de la ministoj. Tia rajdo okazis post revivigo post la Dua mondmilito ĉiujare ĝis 1965. Poste mankis la ĉevaloj agrikulturaj kaj sekve ankaŭ ne plu disponiĝis pro procesio. En 2004 reestiĝis tiu impona tradicio.
  • UCI Mountainbike World Cup Leogang: en 2010, 2011, 2012 (konkurso de montbicikloj)
  • Kluba vivo: En Leogang estas ampla bicikla parko ĉe la piedo de Asitz-monto. Sportajn agadojn organizas dum la tuta jaro ekz. Sportclub Leogang kaj Union Tennisclub Leogang. Migrado rekomandatas ekz. ĉe la naturajn monumentojn Birnbachloch kaj Grießener Moor.
  • Leoganger Kinder-Kultur 1990-2013: kulturpartoprenigprojekto kun infanoj sub la gvido de renomitaj artistoj en la kategorioj de pentro, skulpto, skribo, danco, aktoro, filmfaro (ekz. la filmo "Ein Rucksack voller Lügen" sub la reĝisorado de Wolfram Paulus en 1996)

Elstaruloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti