Grießen-transpasejo

Trapasejo Grießen (germane: GrießenpaßPaß Grießen) nomiĝas la alta valo en Aŭstrujo inter Kitzbüheler Alpen (Orientaj Alpoj) kaj Leoganger Steinberge (Nordaj Kalkalpoj). Tria nehistoria nomiĝo estas Hochfilzensattel (Hochfilzen-selo/kreso).

Trapasejo en direkto de Tirolo (magnezitejo en Hochfilzen) kun malĝusta altecindiko: veras nur 975 metroj!

Geografio redakti

Grießen-trapasejo unuiĝas la tirolan komunumon Hochfilzen/Distrikto Kitzbühel kaj la vilaĝon salcburgian Leogang. Tamen ĝi tute situas sur salcburgia teritorio. Ĉirkaŭ unu kilometron sudoriente de Hochfilzen estas ĝia plej alta punkto je 975 metroj. Ĉe la verto de la valgrundo (valakva dislimo Fieberbrunner Ache/ Leoganger Ache) troviĝas la lago Grießensee kaj la marĉo Grießener Moor, kiuj etimologie patronis ambaŭdirekten. Ĉar Gries signifas bordosablon kaj Filz marĉon.

Trafiko redakti

Ekde la Viena kongreso de 1815 tiu ĉi trapasejo estas unu el la plej malaltaj enaŭstriaj koneksejoj inter Tirolo kaj la nordorientaj landoj inkluzive de Malsupra Aŭstrio kaj Supra Aŭstrio. Trans la trapasejo kondukas la grava Gisela-fervojo. Paralelas sude la federacia ŝoseo B 164, dum norde estas biciklovojo asfaltita. Ĝis la 28.5.1995 ekzistis ankaŭ propra haltejo fervoja Berg Grießen. Nuntempe ekzistas nur bushaltejo de Salzburger Verkehrsverbund.

Historio redakti

 
Plano de la Solari-reduto

Jam frue la marĉa zono estis landlimo inter Salcburgio kaj Tirolo. Pro granda konkurenco inter la du landoj la fortikaĵoj estis masivaj. La unua mencio de trapasejo estis en 1424 en transdondokumento de arkiepiskopo salcburga Eberhardo la 3-a. En 1525 dum la kamparana ribelo la trapasejo okupiĝis. En 1636 la remparoj fortikigitis laŭ ordono de princ-ĉefepiskopo Paris von Lodron. Jam kvar jarojn poste li komisiis la katedralĉefkonstruiston Santino Solari konstrui reduton tie.

En la 17-a apartenis Grießenpaß al la trapasejoj kiuj ebligis ne nur enkasigi multe da impostoj kaj doganmono sed ankaŭ ĉirkaŭiri ĝenajn komercadajn barojn. Por kontraŭi tion la salcburgiaj aŭtoritatoj dungis gvardiston por rekte ĉe la trapaseja pinto. Pro multaj plibonigoj strataj tiu ĉi vojo pli kaj pli ŝatitis de komercistoj. Tre gravis la transportado de porkoj kaj, en la 18-a jarcento, de brando el la Adiĝo-regiono. [1] Kiam Salcburgio definitive iĝis parto de Aŭstrio en 1816 la signifo milita malekgravis kaj sekve la fortikaĵoj pereis. La vokto de Hochfilzen ricevis en 1858 la permeson uzi ŝtonojn de la ruino por konstrui la preĝejon en Hochfilzen.

Dum la konstruo de la fervojlinio inter 1873 kaj 1875 malaperis la lastaj restaĵoj redutaj.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti