Maria Alm, formale per plena nomo Maria Alm am Steinernen Meer [maria ALM am ŝtajnernen ME:R], estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [beCIRK CELamze:], aŭ simple Pinzgau, prononco [PINCgaŭ]). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 197 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Urslau je alteco de 802 metroj super marnivelo. Tre gravas la turismo vintra kaj somera. Najbaraj komunumoj estas Saalfelden kaj Dienten ĉe Hochkönig.

Maria Alm
neurba komunumo de Aŭstrio • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5761
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 197  (2018) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 23′ N, 12° 54′ O (mapo)47.38333333333312.9Koordinatoj: 47° 23′ N, 12° 54′ O (mapo) [+]
Alto 802 m [+]
Areo 125,41 km² (12 541 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Maria Alm (Lando Salcburgo)
Maria Alm (Lando Salcburgo)
DEC
Maria Alm
Maria Alm
Situo de Maria Alm
Maria Alm (Aŭstrio)
Maria Alm (Aŭstrio)
DEC
Maria Alm
Maria Alm
Situo de Maria Alm

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maria Alm am Steinernen Meer [+]
vdr
Maria Alm kun Mario-kirko

Historio redakti

Loĝigite fare de bavaraj triboj en la 6-a kaj 7-a jarcentoj p.K., kavalireca dinastio Von der Almb estas dokumentita ekde ĉ. 1160. La belega paroĥeja Preĝejo Sankta Maria unue estis menciita en 1374 kiam la areo estis parto de la lando de la salcburga ĉefepiskopo. Sub la regado de Leopold Anton von Firmian la kirko rekonstruitis en la nuna barokstilo kaj ricevis ĉirkaŭ 1730 kaj sian karakterizan spajron. En la sama tempo, multaj protestantoj estis forpelitaj de Salcburgio al Prusio. Ĝis hodiaŭ Maria Alm estas la deirpunkto de la ŝatata pilgrimado Almer Wallfahrt trans Steinernes Meer ĝis la Preĝejo Sankta Bartolomeo (Königssee) en najbaran Bavarion. Ĝi okazas en la 24-a de aŭgusto, festotago de Sankta Bartolomeo.

Situo kaj vilaĝopartoj redakti

Maria Alm partoprenas du montarajn ĉenojn norde, Steinernes Meer kaj Hochkönig (parton de la Berchtesgaden-alpoj) kaj sude la Salcburgajn skistajn montojn. La vilaĝon Maria Alm konsistigas 10 partoj, nome:

  • Aberg (70)
  • Alm (861)
  • Bachwinkl (54)
  • Enterwinkl (108)
  • Griesbachwinkl (120)
  • Hinterthal (227)
  • Krallerwinkl (163)
  • Schattberg (169)
  • Schloßberg (51)
  • Sonnberg (190)

Turismo kaj sporto redakti

Maria Alm, aparte konata pro vintroturismo, estas parto de High King Mountain Ski Area kaj membro de Ski-Amadé-reto (kun 27 aliaj skiregionoj de tuta Eŭropo).

Krom ofertoj por descenda skiado, Maria Alm disponigas instalaĵojn por skikurado, golfo, montbiciklado, grimpado, migrado kaj sledado. Sommerstein-naĝejo troviĝas ĉe montopiedo ĉ. 400 metrojn for de la centro kun granda gamo da ravaj instalaĵoj kiuj igas naĝon vera travivaĵo por junulaj kaj olduloj. Tre ŝatatas ankaŭ la ĉiujara Luktado ĉe Hundstein.

Vidindaĵoj redakti

Politiko redakti

Ekde 2014 la konsilantaro konsistas el: 9 membroj de Wählergemeinschaft Pro Maria Alm (sendependa), 4 membroj de Aŭstria Popola Partio, 3 membroj de Socialdemokratia Partio de Aŭstrio kaj 1 membro de Freiheitliche Partei Österreichs.

Homoj rilataj al Maria Alm redakti

Eksteraj ligiloj redakti