Preĝejo Sankta Triunuo (Hinterthal)

La Preĝejo Sankta Triunuo (Hinterthal) (germane: Pfarrkirche Hinterthal) troviĝas en orienta kvartalo de Maria Alm, en Aŭstrio. Ĝi estas romkatolika.

Kirko paroĥuja de Hinterthal

Historio kaj arkitekturo redakti

Kapelo ligna jam en 1610 konstruiĝis. En 1678 starigitis ŝtona kiu pligrandiĝis en 1740. En la jaro 1891 ĝi plialtrangiĝis je paroĥuja kirko. Restaŭradlaboroj profundaj iĝis en 1961.

Temas pri simpla baroka konstruaĵo kun firstotureto. Okcidente de la kirko apudas tombejo. La modesta eksteraĵaro sub ŝinda tegmento kun ĉirkaŭanta soklo havas plurangulan finiĝon. La firstotureto kun tenda tegmento estas el ligno. La norden orientiĝanta konstruaĵo havas antaŭkonstruitaĵon de la sama larĝeco kioma estas ĉe la longa navo; sakristio troviĝas norde. La interno de la longa navo estas malordigita sub ebena plafono kun stukspegulo. La suda galerio estas el ligno.

Ekipaĵo redakti

La ĉefaltaro datumanta de la jaro 1739-a bildigas la kronadon de la Virgulino Maria kun portreto de Sankta Jozefo. Flanke estas la vetersanktuloj Johano kaj Paŭlo kaj pli malsupre Sankta Isidoro kaj Sankta Notburga (ĉiuj el 1740 ĉ.). La krucvojstaciojn vandajn faris en 1961/62 la pentristo Wilhelm Kaufmann.

Literaturo redakti

  • Die Kunstdenkmäler Österreichs. Dehio Salzburg 1986. Hinterthal, Gemeinde Maria Alm am Steinernen Meer, Pfarrkirche Hl. Dreifaltigkeit, Barocker Pfarrhof, p. 167.

Eksteraj ligiloj redakti

47.41178212.979262