Isidoro de Ĥio

Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la kristana sanktulo Isidoro mortinta en la greka insulo Ĥio. Pri la du aliaj sanktuloj de nomo Isidoro vidu la artikolojn Isidoro de Sevilo kaj Isidoro de Madrido.

Isidoro de Ĥio - greke Ἰσίδωρος ἐν Χίῳ - estis fidela kristano, naskiĝinta en Aleksandrio, kiu iĝis viktimo de la persekutoj ordigitaj de la romia imperiestro Decio kaj en 251 mortis kiel martiro en la greka insulo Ĥio. Laŭ la ortodoksaj kristanaj eklezioj oni festotage memorigas pri li la 14-an de majo.[1]

bizanca pilgrima medalo pri Isidoro de Ĥio el la 6-a jarcento

Vivo kaj martiriĝoRedakti

Lia vivo estas la temo de pluraj versioj de sanktulaj legendoj ne nepre historie precizaj.

Oficiro en la mararmeo de la Romia Imperio, Isidoro konfesis sian kristanecon al la estro de la floto dum ili estis sur la Egea insulo de Ĥio. Ĉar li ne pretis penti kaj adorkliniĝi al la romiaj ŝtataj dioj, li estis turmentita kaj senkapigita, kaj lia korpo ĵetita en cisternon. Laŭ unu legendo, je ĉi tiu punkto ĉiuj arboj sur la suda flanko de la insulo verŝis larmojn por Isidoro, kaj tio estis la origino de la lentiska rezino kiu ankoraŭ nuntempe regule kolektiĝas sur la insulo.

Laŭ la kristanisma tradicio, lia amikoj Amonio kaj Mirope, ambaŭ destitaj al martiriĝo, prenis la korpon de Isidoro kaj enterigis ĝin dece. Poste Mirope estis enterigita apud Isidoro, kaj ĉe ilia tombo miraklaj resaniĝoj de pilgrimoj estis raportitaj. Ĉe la duobla tombo estis konstruita kapelo, kaj en la 5-a jarcento pilgrima preĝejo. Kelkaj ruinoj de tiu preĝejo ankoraŭ nun videblas en la insula urbeto Ĥio. La respektego pri Isidoro disvastiĝis inter kristanoj de la tuta mediteranea maro kaj li iĝis kristana patrono de maristoj.

En 1125 liaj restaĵoj estis alportitaj el Ĥio al la Baziliko de Sankta Marko en Venecio, kiu enhavas malgrandan kapelon enhavanta la sarkofagon.

NotojRedakti

  1. artikolo Ὁ Ἅγιος Ἰσίδωρος ὁ Μάρτυρας ἐν Χίῳ (evidente greke: latinliterigo O Agios Isodoros O Martiras en Ĥio, "Sankta Isodoro, martiro de Ĥio") en la retejo synaxarion.gr