Christof Krick
Christof KRICK [kristof krik] (* 1973) estas germana esperantisto kiu venas origine el Meschede (Saŭrlando).
Li eklernis Esperanton en 1999. En 2001 li fondis la Esperanto-muzikgrupon "La Kuracistoj", por kiu li tradukis entute naŭ kantotekstojn.
Post kelkaj jaroj li fariĝis unu el la organizantoj de la ĉiujara Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo. Nun li estas estrarano de Germana Esperanto-Asocio; lia laborkampo estas edukado de Esperanto-instruistoj. Krome li estas kasisto kaj membroadministranto de Asocio de Germanaj Esperanto-Instruistoj [1], la germana sekcio de ILEI.
Christof Krick estas diplomita komputisto. Li nun loĝas en Winterberg kaj laboras kiel gimnazia instruisto de matematiko kaj komputiko.