Charles 'Chuck' CARSON, estis farmisto en Saskaĉevano kaj membro de la Kanada Esperanto-Asocio depost ĝia refondo en 1958 ĝis li mortis en septembro 1985.

Kvankam ne riĉa, li dufoje donacis al la asocio grandajn monsumojn. Per unu el ili estis establita la 'Eduka Fondaĵo Carson', kiu dum kelkaj jaroj subvenciis projektojn por progresigi Esperanton, ne nur en Kanado, sed tra la mondo. La dua fariĝis la bazo de la kapitala fonduso de KEA.