Chueca [ĉŭEka] estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Chueca
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45113
Politiko
Urbestro Santiago Sánchez Galán
Demografio
Loĝantaro 264  (2011)
Loĝdenso 26,4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 44′ N, 3° 57′ U (mapo)39.7325-3.9433333333333Koordinatoj: 39° 44′ N, 3° 57′ U (mapo) [+]
Alto 738 m [+]
Areo 10 km² (1 000 ha)
Chueca (Hispanio)
Chueca (Hispanio)
DEC
Chueca
Chueca
Situo de Chueca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chueca, Toledo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Chueca en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino «Chueca» povas esti de origini ibera aŭ eŭska. En dokumentoj de mozaraboj aperas laŭ la nomo de Choca [ĉOka], kiu povas signifi 'ludo, burĝono aŭ tipo de arboj aŭ tereno maldekstra'. En la 12a jarcento oni nomis ĝin Assueca.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas ChuecanoChocano. La censita populacio en 2011 estis de 264 loĝantoj kaj la denseco estas de 26,4 loĝ/km².

Situo redakti

Chueca estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 738 m; je 21 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 10 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°43′57″ N 3°56′36″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta sur ebenaĵo de la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Nambroca, Villaminaya, Orgaz kaj Ajofrín, ĉiuj de la provinco Toledo.

Historio redakti

Antikve, Chueca estis domaro kiun mozaraboj de Toledo loĝis en epoko de rikolto.

Meze de la 19a jarcento estis 78 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 5.179 "reales", el kiuj 1.664 estis por pago al la sekretario. Ties paroĥa preĝejo estis ĉefa de la preĝejo de Ajofrín, kiun ĝi havis kiel aldonaĵo.

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ĉe Chueca super 400 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj ankaŭ ĉe Chueca kie oni falis al la nunaj 200.

Ekde la Hispana transiro al la demokratio la urbestro estis ĉiam la sama el 1979 al 2003, nome Ángel de Mora Fermín, dum 24 jaroj sinsekve laŭ tri diversaj partioj dekstraj; poste sekvis denove ĉiam la sama Santiago Sánchez Galán de maldekstra partio PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti