Ciberiako
Ciberiako, Cyberyak aŭ Earth Minimal estas apriora planlingvo proponita de Eric Beaubien por esti uzata en interreto. Ĝi estas kreita en 1996. Ĝi havas nur 220 radikojn, ankaŭ estas versio kun 50 vortoj nomata Microyak.
Ciberiako | |
konstruita lingvo | |
---|---|
Lingvaj kodoj | |
Angla nomo | Cyberyak |
Ĉiuj radikoj estas unusilabaj.
Gramatiko
redaktiAlfabeto kaj prononco
redaktiOni uzas la latinan alfabeton escepte de C kaj Q. La literon X oni uzas nur en prefikso ex- (eks-). Malsame al Esperanto:
- Ch = ĉ.
Morfologio
redaktiĈiu vorto estas rigardata kiel o-vorto (substantivo). Por formi verbojn oni metu "em" (pasinta tempo) aŭ "el" (estonta tempo), la aktivan participon oni faras per -en kaj rigardas kiel verbon. Se oni uzas la kunmetaĵojn kiel sufikson, la verbo estas netransitiva, se oni uzas kiel prefikson, la verbo estas transitiva. Ekzemple:
Ro (kvanto); Roem (kvantis); Roel (kvantos); Roen (kvantanto); Emro (kvantigis); Elro (kvantigos); Enro (kvantigas).
Sintakso
redaktiLa vortordo estas SVO (Subjekto-verbo-objekto).
Eksteraj ligiloj
redakti- http://www.ebtx.com/lang/cyberyak.htm Arkivigite je 2005-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- http://www.ebtx.com/lang/eminfrm.htm Arkivigite je 2005-08-01 per la retarkivo Wayback Machine