Cicero

tipografia mezurunuo de longo; 4,51 mm; ⅙ de la franca colo
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Cicerono (latine Marcus Tullius Cicero).

La cicero[1] (france cicéro) estas mezurunuo de longo uzata en Eŭropa tipografio, egala al 4,51 milimetroj.

Difino redakti

La cicero estas 172 de la antikva franca futo (france pied-du-roi), aŭ 16 de la antikva franca colo (france pouce). La franca colo estis difinita en 1799 kiel 375 00013 853≈27,07 milimetroj; tial, la cicero estas ekzakte 62 50013 853≈4,511 658 milimetroj. Praktike, hodiaŭ oni ordinare uzas la ciceron de ekzakte 4,512 milimetroj; la devio de 0,008% estas industrie sensignifa.

La cicero egalas 12 punktojn de Didot (france point Didot).

En la komputila sistemo TEX, la cicero (simbolo cc) estas difinita kiel ekzakte 495 2002 787 213 Usonaj coloj, aŭ 12 578 0802 787 213≈4,512 780 milimetroj.[2]:57, Chapter 10

Historio redakti

La ciceron inventis en 1775 la franca tipografo François-Ambroise Didot, antaŭ la Franca Revolucio de 1789 kaj la invento de la metro; tial, Didot difinis la ciceron kiel onon de la tiam ordinare uzita franca colo. Ĝi nomiĝas laŭ la eldono de 1468 fare de Arnold Pannartz kaj Konrad Sweynheim de Leteroj al Amikoj (latine Epistulae ad Familiares) fare de Cicerono, kies tiparo estis unu ciceron granda.[3]

La cicero estis vaste uzita en Francio kaj en aliaj Eŭropaj landoj ekde la 18a jarcento ĝis la 20a jarcento.

Referencoj redakti

  1. (2020) “cicer/o”, Plena Ilustrita Vortaro 2020 (esperante).
  2. Knuth, Donald. (1984) The TEXbook (angle).
  3. André, Jacques; Denis Girou (1999). “Father Truchet, the typographic point, the Romain du roi, and tilings”, TUGboat (en) 20 (1), p. 8–14. 

Vidu ankaŭ redakti