Cifereca sistemo de Suzhou

La cifereca sistemo de Suzhouhuama estis sistemo uzita en Ĉinio antaŭ la enkonduko de arabaj ciferoj.

Suzhou-ciferoj

La cifereca sistemo de Suzhou estas la nura supervivinta ekzemplo de bastonaj numeraloj. La sistemo estas pozicia nombrosistemo.

Historio redakti

Tia sistemo esis uzita de ĉinoj en matematiko.

La Suzhou-ciferoj estis uzitaj en nombro-intensaj kampoj de komerco kiel komerco kaj librotenado. Kontraŭe la kutimaj ĉinaj ciferoj troviĝis en formala skribado. La Suzhou-ciferoj estis iam popularaj en ĉinaj bazaroj, kiel tiuj de Hongkongo antaŭ la 1990-aj jaroj, sed iom post iom estis anstataŭitaj de la arabaj ciferoj. Tio similas al la uzo de romiaj ciferoj en antikva kaj mezepoka Eŭropo por matematiko kaj komerco.

Nuntempe Suzhou-ciferoj troviĝas nur sur afiŝtabuletoj en ĉinaj bazaroj aŭ sur tradiciaj manskribitaj fakturoj.

Simboloj redakti

Por la Suzhou cifereca sistemo, specialaj simboloj estas uzataj por ciferoj anstataŭ la ĉinaj ciferoj. La ciferoj de la Suzhou numeraloj estas difinitaj inter U+3021 kaj U+3029 en Unikodo.

Unikodo por Suzhou numeraloj
Nombro "Hangzhou" CJK
Signo Unikodo Signo Unikodo
0 U+3007
1 U+3021 U+4E00
2 U+3022 U+4E8C
3 U+3023 U+4E09
4 U+3024
5 U+3025
6 U+3026
7 U+3027
8 U+3028
9 U+3029

La nombroj unu, du kaj tri estas ĉiuj prezentitaj per baroj. Ĉi tiuj povas kaŭzi konfuzon, kiam ili aperas unu apud la alia. Normo de ĉinaj signoj estas ofte uzataj en tia situacio por malhelpi konfuzon.

Ekzemple, "21" estas skribata kiel "〢一" anstataŭ "〢〡" kiu povas esti konfuzita kun "3" (). La unua signo de tia vico estas kutime prezentita per Suzhou numeralo, dum la dua signo estas prezentita per ĉina cifero.

Skribmanieroj redakti

La ciferoj estas poziciaj. La plena cifereca skribmaniero konsistas el du linioj por indiki ciferecan valoron, grandordon kaj mezurunuon.

Kiam skribite horizontale (de maldekstro al dekstro, de supro al malsupro):

Kiam skribite vertikale (de supro al malsupro, de dekstro al maldekstro):

La unua linio enhavas la ciferecajn valorojn, en ĉi tiu ekzemplo, "〤〇〢二" staras por "4022". La dua linio konsistas el ĉinaj signoj, kiuj prezentas la grandordon kaj mezurunuon de la unua cifero en la cifereca prezento. En ĉi tiu okazo "拾元" staras por "dek juano". Kune, ĉi tio estas "40,22 juano".

Eblaj signoj signifantaj grandoordon estas:

  • qiān () por mil
  • bái () por cent
  • shí () por dek
  • formularo por unu

Aliaj eblaj signoj signifantaj mezurunuon estas:

Rimarku, ke la dekuma punkto estas implica, kiam la unua cifero troviĝas je la dek-pozicio. Nulo estas prezentita per la signo por nulo (〇). Kondukantaj kaj vostaj nuloj estas nebezonataj en ĉi tiu sistemo.

Tia skribmaniero estas tre simila al la moderna scienca skribmaniero por flosantpunktaj nombroj, kie la signifaj ciferpozicioj estas prezentitaj en la mantiso kaj la grandordo estas precizigita en la eksponento. Ankaŭ la mezurunuo kun la unua cifera nadlo, estas kutime laŭliniigita al la mezo de la linio de nombroj.

Misnomado kiel "Hangzhou" redakti

Laŭ la Unikoda norma versio 3.0, la Suzhou-numeraloj estas malĝuste nomataj kiel Hangzhou-stilaj numeraloj. En la Unikoda normo 4.0, al la erara listo estas aldonite skribaĵo, kiu komenciĝis per[1]:

"La Suzhou-numeraloj (ĉina su1zhou1ma3zi) estas specialaj nombraj formoj uzataj de negocistoj por elmontri prezojn de varoj. La uzo de "HANGZHOU" en la nomo estas misnomado."

Ĉiuj referencoj al "Hangzhou" en la Unikoda normo estis korektitaj al "Suzhou" krom la signaj nomoj mem, kiu ne povas esti ŝanĝita post kiam asignitaj, laŭ la Unikoda stabileca politiko.[2] (Ĉi tiu politiko permesas al programaro uzi la nomojn kiel unikaj identigiloj.)

Referencoj redakti

  1. . Teknikaj notoj. Unicode Consortium. Alirita 2008-06-13.
  2. . Unikoda signa koda stabileca politiko. Unicode Consortium. Alirita 2008-06-13.