Ciguñuela [ziguNJŬEla] estas municipo en la centro de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco. Ciguñuela estas etimologie komprenebla kiel Cikonieto kaj tiukadre aperas tre malgranda cikonio en la malsupra pinto de la blazono. Tamen en hispana lingvo estas alia vorto tre simila por alia birdospecio nome "cigüeñuela" [zigŭeNJŬEla], kun la signifo de himantopo.

Ciguñuela
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47191
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 356  (2023) [+]
Loĝdenso 12 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 38′ N, 4° 51′ U (mapo)41.640555555556-4.8569444444444Koordinatoj: 41° 38′ N, 4° 51′ U (mapo) [+]
Alto 698 m [+]
Areo 30,4 km² (3 040 ha) [+]
Ciguñuela (Provinco Valadolido)
Ciguñuela (Provinco Valadolido)
DEC
Ciguñuela
Ciguñuela
Situo de Ciguñuela
Ciguñuela (Hispanio)
Ciguñuela (Hispanio)
DEC
Ciguñuela
Ciguñuela
Situo de Ciguñuela

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ciguñuela [+]
vdr
Ciguñuela en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
La preĝejo.
Malnova foto.

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 30,40 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 375 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 300 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, sed poste iom rekuperiĝis pro proksimeco al la provinca ĉefurbo. Ĝi distas 14 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

En Ciguñuela naskiĝis la bazinstruisto Dióscoro Galindo, mortpafita en Aŭgusto 1936 kun la poeto Federico García Lorca apud Víznar. Li instruis en Pulianas kiam li estis ekzekutita pro sia ideologio kaj respublikema kaj progresista.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo de la 16-a jarcento kun tiom alta turo ke ĝi utilis kiel komunikilo kun la gvatoturo de Simancas kaj kun la kasteloj de Peñaflor kaj Castromonte.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti