Ciklopaj insuletoj
(Alidirektita el Ciklopaj insuloj)
La Ciklopaj insuletoj (aŭ insuletoj de la Ciklopoj) estas malgranda insularo de Sicilio, en la insula Italio. Ili formiĝis kiel konsekvenco de vulkana aktiveco antaŭ ĉ. duonmiliono da jaroj. Verŝajne en la komenco ili estis ligitaj al la sicilia marbordo. La nomo de la insularo devenas de la legendo, laŭ kiu la masivoj kaj aliaj rokoj situantaj antaŭ Aci Trezza estas la ŝtonoj ĵetitaj de la Ciklopo Polifemo kontraŭ Uliso dumfluge, kiel oni diras en la Odiseado de Homero.
Ciklopaj insuletoj | ||
---|---|---|
![]() | ||
Akvejoj | Ionia Maro, Mediteraneo | |
Koordinatoj | 37° 33′ 0″ N, 15° 9′ 0″ O (mapo)37.5515.15Koordinatoj: 37° 33′ 0″ N, 15° 9′ 0″ O (mapo) | |
Areo | 0,03 km² (3 ha) | |
Nombro de insuloj | 3 kaj kelkaj rokoj | |
Loĝantaro | 0 | |
![]() |
||
Ciklopaj insuletoj | ||
![]() |
||

La Ciklopaj insuletoj servis kiel scenejo por I Malavoglia, literatura ĉefverko de Giovanni Verga. Ili estis ankaŭ la loko de la filmo La terra trema de Luchino Visconti, premiita ĉe la Festivalo de Venecio en 1948.