La Cipo de Abercio, reiranta al la epoko de Marko Aŭrelio (2-a jarcento). estas la plej antikva kristana epigrafo, kaj liveras informojn pri la kristana medio kaj pri la dogmaj kaj liturgiaj karakterizoj de la 2-a jarcento

Kalkeo de la funebra Cipo de Abercio montrata en la Museo della civiltà romana en Romo; la originalo estas konservita en la Museo Pio Cristiano (Muzeo Pio Kristana) de Romo.

Malkovro redakti

En 1882 arkeologo William M. Ramsay malkovris surŝtonan skribaĵon enŝovitan en pilastro poziciita antaŭ la granda moskeo najbare de la antikva Hierapolis de Frigio (hodiaŭa Kelendre).

La Abercia skribaĵo estos difinita kiel “Cipo de Abercio”: temis, fakte, pri la komenco kaj fino de la epitafo de la episkopo de Hierapolis. La sama Ramsay sukcesis malkovris aliajn du erojn de la centra parto de la epitafo, kiu fine estis preskaŭ tute kunigita.

Kelkajn jarojn poste, okaze de la naskiĝo datreveno de papo Leono la 13-a, sultano de Istanbul decidis ĝin donaci al la Katolika Eklezio.

Antaŭe lokigita en la lapidara Galerio de la Laterana Muzeo; hodiaŭ ĝi viziteblas en la Muzeo Pio Cristano, ene de la Vatikanurbo

Skribaĵo redakti

De la lapidara skribaĵo nur tria parto estas konservata, sed originale ĝi estis skulptita en tri malsame antaŭvenaj reliefoj kun entute 34 linioj dividitaj en 20 versoj kun plue distiko. Sed oni povis la tekston rekonstrui preskaŭ tute helpe de epigrafo de iu Alexandros montranta la saman formularon kaj apogite sur diversaj manuskriptaj kodeksoj kiuj transdonis greklingvan “vivon” de Abercio. La epigrafa teksto estas la spirita testamento de Abercio en kiu li resumas tutan sian kredsperton pere de metaforoj kaj simbolaj esprimoj plenaj je dogmaj signifoj.

Teksto de la epitafo redakti

  • 1. Civitano de elita urbo, mi al mi aranĝis tiun ĉi monumenton, vivante, por ricevi ĉi-tie indan entombigon, mi laŭnome Abercio, disĉiplo de la pura paŝtisto kiu paŝtas inter montoj kaj ebenoj;li havas grandajn okulojn kiuj vidas el la alto ĉie. Li instruis min la skribojn indajn je fido;
  • 2. li min sendis al Romo por kontempli la reĝejon kaj vidi la reĝinon kun la orumitaj vestoj kaj ŝuoj; mi tie spektis popolon portantan brilegan sigelon. Mi vizitis ankaŭ la ebenon de Sirio kaj ĉiujn ĝiajn urbojn kaj, trans Eŭfrato, Nisibon kaj ĉie mi renkontis kunfratojn, havante Paŭlon antaŭ mi,
  • 3. kaj la kredo min gvidis ĉie kaj donis al mi kiel nutraĵon la freŝan fiŝon grandegan, puran, kiun la ĉasta virgo kutimas preni kaj doni kiel manĝaĵon ĉiutage al la fidelaj amikoj, havante bonegan vivon kiu uzas donaci kun la pano.
  • 4. Mi Abercio skribigis la ĉitieajn aferojn, antaŭ mi mem, aĝante sepdek jarojn. Kiu ajn komprenas kion mi diras kaj opinias kiel mi, preĝu por mi. Ke neniu gastigu aliulon en mia tombo, alikaze li pagu 2000 orajn monerojn al la ŝtata trezoro de la romianoj kaj 100o al mia treamata patrujo.

[1]

Simbologio redakti

Abercio utiligas kriptan lingvaĵon, kutiman en antikva Eklezio, kaj referencas al uzoj propraj de sia epoko; jen deĉifraĵoj de la epigrafa skribaĵo:

  • 1. Linioj 3-6 (vidu la originalon grekan sube en Noto): li sin konsideras disĉiplo de la Bona Paŝtisto (reeĥigante faman pasaĵon de la Evangelio laŭ Johano, nome Kristo.
  • Linioj 7-12: li priskribas sian vojaĝon al Romo kie li konstatis la centron de la universala Eklezio, manifestiĝanta kiel reĝino orume vestita kaj kiel popolo, nome la kristana komunumo, provizita per la brilega “bapta” sigelo de la kristana kredo; ĉi tie estas aludata la supereco de la sidejo de la apostoloj;
  • 2. Linio 17: la apostolo Paŭlo, laŭ diversaj komentistoj, estas la spirita kompanulo de Abercio;
  • 3. Linioj 18-26: estas entenataj iuj metaforoj por indiki la Eŭkaristion: la kredo lin gvidis ĉie kaj al li donis kiel nutraĵon al mistikan fiŝon, en kiu rekonendas la bildon de Kristo sub la akrostiko de: Iesùs Christòs Theòu Uiòs Sotèr (Jesuo Kristo Difilo Savanto) koncipita de la ĉasta virgulino, subforma de pano kaj vino. Ĉi tie estas aludata la dumviva virgeco de patrino de Jesuo.
  • 4.Linioj 31-34: Abercio invitas la fidelulojn preĝi por li (preĝi ĉar li bezonas esti pardonita kaj purigita ĉe Dio): aludo al la katolika purgatorio; kaj, laŭ la formularo kutima en pagana epigrafa sistemo, altrudas monan punon pagotan al la fisko de Romo kaj de Hjerapolis en la kazo ke oni lian tombon profanu. La sumo de 3000 oraj moneroj egalvalorus ĉirkaŭ 22 kiloj da oro.

Notoj redakti

  1. [ἐ]κ̣λεκτῆς πόλε̣ως ὁ πολεί[της] τ̣οῦτ’ ἐποίη̣[σα] [ζῶν, ἵ]ν̣’ ἔχω φανερ̣[ὴν] σώματος ἔνθα θέσιν, οὔνομ’ <Ἀβέρκιος ὤν ὁ> μαθητὴς ποιμένος ἁγνοῦ, [ὅς βόσκει προβάτων ἀγέλας ὄρεσιν πεδίοις τε], 5 [ὀφθαλμοὺς ὃς ἔχει μεγάλους πάντῃ καθορῶντας]· [οὗτος γὰρ μ’ ἐδίδαξε — — γράμματα πιστά], εἰς Ῥώμη[ν ὃς ἔπεμψεν] ἐμὲν βασ̣ι̣λ̣[ίδ’ ἀναθρῆσαι] καὶ βασίλισσ̣[αν ἰδεῖν χρυσό]στολον χρυ̣[σοπέδιλον]. λαὸν δ’ εἶδον̣ ἐ̣[κεῖ λαμπρὰν] σφραγεῖδαν ἔ[χοντα] 10 καὶ Συρίης πέ[δον εἶδα] καὶ ἄστεα πάν[τα, Νισῖβιν] Εὐφράτην διαβ̣[άς· πάν]τῃ δ’ ἔσχον συνο̣[μαίμους]. Π̣α̣ῦ̣λ̣ο̣ν̣ ἔ̣χ̣ω̣ν̣ ἐ̣π̣’ ὄ̣[χῳ]· Πίστις π̣[άντῃ δὲ προῆγε] καὶ παρέθηκε̣ [τροφὴν] πάντῃ ἰχθὺν ἀ[πὸ πηγῆς] πανμεγέθη καθ[αρόν, οὗ] ἐδράξατο παρθέ[νος ἁγνή], 15 καὶ τοῦτον ἐπέ[δωκε φί]λ̣ι̣ο̣ι̣ς̣ ἐ̣σ̣θ̣ε̣[ῖν διὰ παντός], οἶνον χρηστὸν ἔχουσα, κέρασμα διδοῦσα μετ’ ἄρτου. ταῦτα παρεστὼς εἶπον Ἀβέρκιος ὧδε γραφῆναι, ἑβδομηκοστὸν ἔτος καὶ δεύτερον ἦγον ἀληθῶς. ταῦθ’ ὁ νοῶν εὔξαιτο ὑπὲρ Ἀβερκίου πᾶς ὁ συνῳδός. 20 οὐ μέντοι τύμβῳ τις ἐμῷ ἕτερόν τινα θήσει. εἰ δ’ οὖν Ῥωμαίων ταμείῳ θήσ<ει> δισχείλια <χ>ρυσᾶ καὶ χ̣ρηστῇ πατρίδι̣ Ἱεροπόλει χείλια χρυσᾶ.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

KategorioVatikanaj Muzeoj