La citadelo je Wesel estas la plej granda konserviĝinta tiaspeca fortikaĵo de Rejnlando kaj estis instalata inter 1688 kaj 1722 en Wesel laŭ planoj de Johan de Corbin laŭforme de kvinpinta stelo, je kio ĉiu pinto prezentis bastionon. La citadelo estis la kerno de la fortikaĵo Wesel. Nuntempe oni uzas la citadelon kiel kulturdomon.

Ĉefa portalo de la citadelo de Wesel, vidate de la centra armilplaco

Arĥitekturo redakti

 
Iama franca bombardilo, starigita ĉi tien post 1871

La arĥitekturaj ĉefaj trajtoj de la citadelo baziĝas sur la principoj de Sébastien Le Prestre de Vauban, la siatempe plej eminenta fortikaĵo-konstruisto. La konstrukostoj de la unua konstrua stadio pretigita inter 1668 kaj 1700 sumiĝas je 373.452 imperiaj taleroj. Ankaŭ en la sekvaj jaroj konsinderindaj financaj rimedoj fluis en la konstruon, por la jaroj 1701 kaj 1702 oni taksas elspezon de 221.600 imperiaj taleroj. La tuta fortikaĵo estis armita per 250 pafilegoj.

Eksteraj ligiloj redakti