Citomegaloviruso (CMV), estas genro de herpetviruso ene de la subfamilio Betaherpesvirinae, de la familio Herpesviridae. Ĝia nomo aludas al la pligrandiĝo observata en la infektitaj ĉeloj produkto de la malfortigo de la citoskeleto. Ili troviĝas en multaj specioj de mamuloj.

Tiu genro inkludas la homan herpeton konatan kiel HHV-5 (Homa HerpetViruso 5), kiu estas unu de la ĉefaj kaŭzoj de mononukleozo. La CMV atakas ĉefe la salivglandojn kaj ties infekto povas esti grava aŭ mortiga por la pacientoj kiuj suferas imunomankon kaj por la fetoj dum gravedo.

La CMV suferigas personojn kaj imunohavajn kaj imunomankajn. Estas en pacientoj imunomankaj en kiuj ĝi produktas akrajn malfacilojn. Tamen, en la cetero oni priskribis ankaŭ misordojn kiaj la sindromo simila ak mononukleozo, faringito, limfoadenopatioj aŭ artralgioj ksj hepatito.