Cival estas la nomo de antikva majaa urbo en Gvatemalo (Mezameriko). Ĝi estis unu el la plej grandaj majaurboj; oni taksas la nombron de iamaj loĝantoj je ĉirkaŭ 10.000.

La urbo estis retrovita kaj surmapigita nur en 1984 de Ian Graham; la elfosaĵoj sub gvido de D-ro Francisco Estrada-Belli ekis en 2001.

La plej alta konstruaĵo estas 27 metrojn alta ŝtuparpiramido. Ĝi estas ĉirkaŭita de temploj kaj placoj.

Oni daŭre elfosas en Cival.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti