Clément Tholet estas belga esperantisto, aŭtoro de lernolibro por junpioniroj.

Kiel studento li organizis kontraŭfaŝistan movadon. Dum la dua mondmilito li fariĝis partizano. (Informo el Protokolo el la V-a Renkontiĝo de Pacdefendantoj 18.-20.3.1983 en Pardubice)

En la lernolibro li skribas pri si mem: Eksa kunfondinto de U.P.B. (Unuiĝo de pioniroj de Belgio), porpaca fakdelegito de UEA, membro de la komitato de Belga sekcio de Mondpaca Esperantista Movado (M.E.M.).

Verkoj

redakti
  • Esperanto por pioniroj - por ke pioniroj el ĉiuj landoj de l' mondo sin rekte komprenu unu la aliajn! (1973, tajpita, ilustrita ne tre lerte kaj multobligita)