Claude-Louis Rodet

Claude-Louis RODET estis franca politikisto naskiĝinta la 29-an de septembro 1768 en Bourg-en-Bresse kaj mortinta la 31-an de oktobro 1838 en la sama urbo.

Claude-Louis Rodet
Persona informo
Claude-Louis Rodet
Naskiĝo 29-an de septembro 1768 (1768-09-29)
en Bourg-en-Bresse
Morto 31-an de oktobro 1838 (1838-10-31) (70-jaraĝa)
en Bourg-en-Bresse
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Advokato en Bourg-en-Bresse dum la franca revolucio, li varbis sin en 1791 en la 3-a bataliono de voluntuloj de lia departemento, partoprenis kampanjon al la Rejno kaj estis nomumita oficiro-pagisto. 

Retiriĝinta post la paco de Campo-Formio, li reprenis sian advokatan karieron, kaj fariĝis municipa konsilisto de Bourg-en-Bresse dum la Unua Imperio

Li estis elektita la 20-an de decembro 1818 kiel deputito de la departemento Ain, kaj seĝis inter la subtenantoj de konstituciismo.

La deputitaj balotoj de la 25-a de februaro 1824 ne favoris lin, sed li denove estis elektita en la parlamenton la 26-an de majo 1829, revenis al la opozicia grupo kaj interalie voĉdonis la Adreson de la 221

Nomumita en 1830 kiel prefekteja konsilisto, li rezignis sian deputitan mandaton kaj oficiis en tiu posteno ĝis sia morto.

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti