Coșteiu
komunumo en Rumanio
Coșteiu [koŝteju] (hungare: Nagykastély nadjkaŝte:j) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Lugoj. Administre apartenas al ĝi Hezeriș, Păru, Țipari, Valea Lungă Română.
Loĝantaro
redaktiEn 1910 ĝi havis 1 303 loĝantojn (rumanoj), en 1992 2 306 (rumanoj).
Historio
redaktiĜia unua mencio estas en 1597. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Temes, poste Krassó-Szörény). Ĝi formiĝis per la unuiĝo de Coșteiu Mare kaj Coșteiu Mic. Tiu lasta en 1910 havis 349 rumanajn loĝantojn kaj plej frue estis menciita skribe en 1597. Oni aligis al ĝi Coșteiu Mic kaj post 1945 ĝi unuiĝis kun Sâlha.
Fonto
redakti- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)