Colmenar Viejo
Colmenar Viejo (esperante Malnova Abelujaro) estas hispana municipo ene de la Alta Baseno de Manzanaro, en la Madrida Regiono je 31 kilometroj de Madrido ĉefurbo. En 2010, Colmenar Viejo havis 44 400 loĝantojn. Ekde la Antikvo ĝi estis setlejo de pluraj popoloj pro la strategia situo en la vojo nordo-sudo de la Iberia duoninsulo. Parto de ĝia teritorio troviĝas en la Regiona Parko de la Alta Baseno de Manzanaro.

Colmenar Viejo signifas en la hispana same kiel "Malnova Abelujaro".