Granda konĉerto

(Alidirektita el Concerto Grosso)

La granda konĉerto (itale concerto grosso) estis populara formo de baroka muziko prezentanta ensemblon kaj kutime havanta kvar ĝis ses movimentojn, en kiuj la muzika materialo pasiĝas inter malgranda grupo de solistoj (la solistaro, itale concertino) kaj plena orkestro (itale ripieno).

La formon probable disvolvis ĉirkaŭ 1680 Alessandro Stradella, kiu ŝajne verkis la unuan muzikaĵon, en kiu solistaro kaj plena orkestro estas kontraŭigitaj en la tipa maniero, kvankam li ne uzis la terminon "granda konĉerto". La unua granda komponisto de nomataj "grandaj konĉertoj" estis amiko de Stradella, Arcangelo Corelli. Post la morto de Corelli, kolektaĵo de 12 tiaj pecoj de li komponitaj eldoniĝis (supozeble, la movimentoj estis elektitaj individue el pli granda verkaro) kaj baldaŭ eksplode disvastiĝis tra Eŭropo, trovante multajn admirantojn kaj imitantojn. Komponistoj kiel Francesco Geminiani kaj Giuseppe Torelli verkis konĉertojn en la stilo de Corelli, kaj li havis grandan influon ankaŭ sur Antonio Vivaldi.

En la tempo de Corelli, du apartaj formoj de la granda konĉerto distingiĝis: la "preĝeja konĉerto" (concerto da chiesa) kaj la "ĉambra konĉerto" (concerto da camera) La unua estis pli formala kaj ĝenerale nur alternigis largajn aŭ adaĝajn (malrapidajn) movimentojn kaj alegrajn (rapidajn) movimentojn, sed la dua havis karakteron pli similan al suito, estante enkondukata de preludo kaj enhavante multajn dancajn formojn popularajn en tiu tempo. Tiuj ĉi distingoj poste malklariĝis.

La plej fama konĉerto de Corelli estas disputeble N-ro 8 en G minora, la t.n. Kristnaska konĉerto, kiu finiĝas per furioza alegro kaj tiam alprenas al si ellaseblan pastoralon, kiu devus teorie prezentiĝi nur je kristnaska vespero, sed devas en la praktiko ofte prezentiĝi du fojojn eĉ alitempe, pro sia granda populareco.

La solistaro de Corelli konsistis el du violonoj kaj violonĉelo, kaj arĉinstrumenta orkestro servis kiel la plena ensemblo; ambaŭ estis akompanataj de konstanta baso. Ĉi tiun oni kredas plenumata sur orgeno en la tempo de Corelli, aparte en la okazo de preĝejaj konĉertoj, sed en modernaj registraĵoj, plenumoj estas preskaŭ ĉiam klavicenaj.

Aliaj gravaj komponistoj de grandaj konĉertoj estis Georg Friedrich Händel, kiu pligrandigis la plenan orkestron per blovinstrumentoj. Kelkaj el la Brandenburgaj konĉertoj de Johann Sebastian Bach ankaŭ sekvis malstrikte la grandkonĉertan formon, notinde la 2-a konĉerto, kiu havas solistaron el bekfluto, malgranda trumpeto, hobojo, kaj solista violono.

La grandkonĉerta formo ankaŭ spertis limigitan uzon de barokinfluitaj komponistoj el la 20-a jarcento, ekz. Ernest Bloch, Bohuslav Martinů, kaj Alfred Schnittke.


Vidu ankaŭ redakti