Hans Conrad SCHUMANN (naskiĝis la 28-an de marto 1942 en Leutewitz, Germanio; mortis la 20-an de junio 1998 en Oberemmendorf ĉe Kipfenberg) estis unu el la unuaj fuĝuloj post la konstruo de la berlina muro. La foto de lia salto super la pikdratrulaĵo estas unu el la plej famaj bildoj pri la malvarma milito.

Conrad Schumann
Persona informo
Naskiĝo 28-an de marto 1942 (1942-03-28)
en Zschochau
Morto 20-an de junio 1998 (1998-06-20) (56-jaraĝa)
en Kipfenberg
Mortokialo pendumo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioGermana Demokratia RespublikoOkcidenta GermanioNazia Germanio
Okupo
Okupo militisto
vdr
La fuĝanto de Schumann

Vivo redakti

Schumann servis komence de la 1960-aj jaroj ĉe la popolpolico. Post tri-monata edukado en Dresdeno li estis sendita al suboficira lernejo al Potsdam. Poste li volontulis por servi en Berlino.

La 15-an de aŭgusto 1961 li gvatis ĉe la berlina muro, kiu staris tiam de du tagoj inter la Ruppiner Straße kaj la Bernauer Straße. Tie la muro estis nura malalta pikdratbarilo. Schumann kaptis la okazon kaj saltis super la pikdraton. Tuj post la salto li formetis sian maŝinpafilon kaj kuris al policveturilo, kies malfermita pordo kuraĝigis lin riski la salton.

Peter Leibing, fotografisto, fotis la famiĝintan foton dum la salto. Li supozis, ke io stranga okazos, kaj fotis ĝuste kiam Schumann troviĝis super la pikdrato. Tiu bildo iĝis unu el la plej famaj fotoj de la malvarma milito.

Post la fuĝo li translokiĝis al Günzburg en Bavario.

Post la falo de la berlina muro Conrad Schumann diris: "Nur ekde la 9-a de novembro 1989 mi sentas min vere libera."

Dum sia tuta vivo li timis venĝon de iamaj kunlaborantoj de la ministerio pri ŝtata sekureco.

Li memmortigis sin en 1998 ŝajne pro personaj problemoj kaj timoj.

Eksteraj ligiloj redakti

  Eksteraj videoj
  La eskapo de Schumann