Constitution Party (Usono)

Usona partio
(Alidirektita el Constitution Party)

La Constitution Party (angle: "Konstitucia Partio") estas usona prakonservisma politika partio. La partio subtenas malaltajn impostojn, reduktitan engaĝiĝadon en fremdaj aferoj, fortajn enmigradleĝojn, malgrandan federacian registaron, kaj leĝojn kontraŭ abortoj. Ĝi fondiĝis en 1991 sub la nomo "U.S. Taxpayers' Party" (Partio de Usonaj Impostpagantoj). En 1999 ĝi ŝanĝis sian nomon al la nuna "Constitution Party", sed pluraj subŝtataj filioj uzas iom aliajn nomojn ("American Constitution Party" en Koloradio, "Marylanders for Constitutional Governance" en Marilando, "Nebraska Party" en Nebrasko),

Konstitucia Partio
Constitution Party
partio
Lando  Usono
Ideologio kristana dekstro, naciismo, imposta konservatismo, prakonservismo, socia konservativismo, protektismo, izolismo
Retejo constitutionparty.com
vdr

Prezidentaj kandidatoj redakti

Jaro de baloto Kandidato Nombro da subŝtatoj Nombro da voĉoj donitaj % de tuta voĉaro
1992 Howard Phillips 21 43,369 0.04%
1996 Howard Phillips 38 182,820 0.19%
2000 Howard Phillips 41 98,020 0.09%
2004 Michael Peroutka 36 143,630 0.12%
2008 Chuck Baldwin 37 199,750 0.15%
2012 Virgil Goode 26 122,388 0.09%