Cordillera Huayhuash

La Cordillera Huayhuash[1]Kordilero Huajhuaŝ estas montaro en Andoj de Peruo. Ĝi etendas el nordo al sudo; la ĉefa zono kun ĉirkaŭ dudek montopintoj etendas al zono de proksimume 25 km, kun duaranga montarĉeno kun pli malaltaj montopintoj al okcidento kiu posedas ĉirkaŭ 15 km de longo. Ses el la montopintoj superas 6 000 m. Inter la pintoj elstaras Yerupajá (6617 m), la dua plej alta monto de Peruo (post Huascarán kun 6768 m), kaj Siula Grande (6344 m), kiu atingis famon pro la verko Tuŝante la malplenon de la montogrimpisto Joe Simpson.[2]

Cordillera Huayhuash
Geografia regiono
montara sistemo [+]

LandoPeruo

Supermara alteco6 635 m [+]
- koordinatoj10° 18′ 0″ S, 76° 54′ 0″ U (mapo)-10.3-76.9Koordinatoj: 10° 18′ 0″ S, 76° 54′ 0″ U (mapo)
Plej alta punktoYerupajá [+]


Cordillera Huayhuash (Peruo)
Cordillera Huayhuash (Peruo)
DEC
Cordillera Huayhuash
Cordillera Huayhuash

Map
Cordillera Huayhuash
Vikimedia Komunejo:  Cordillera Huayhuash [+]
vdr
Rondoy, Jirishanca, Yerupajá Chico kaj Yerupajá el rigardejo de Chiquián.

Ĝi estas la dua montarĉeno plej alta de la mondo en la tropika regiono, post la Blanka Montaro, tuj norde. Kvankam ĝi estas situa je nur 120 km de la Pacifiko, la kresto formas parton de la akvodislimo de la sudamerika subkontinento; la akvoj de la orienta deklivaro fluas al la rivero Marañón, ĉefa alfluanto de la Amazono.

En siaj 30 km de nordo al sudo estas 7 montoj kiuj superas la 6000 metrojn kaj 7 montojn de pli ol 5500 metroj. La zono ankaŭ estas hejmo de dekduoj da glaĉeraj lagetoj de nekomparebla belo (Karhuakoĉa, Ĥahuakoĉa, Solterokoĉa, Mitukoĉa, Jurau, inter aliaj). Ĝi estas je proksimume 50 km sude de la Cordillera Blanca.

Referencoj redakti

  1. Diccionario Quechua - Español - Quechua, Academía Mayor de la Lengua Quechua, Gobierno Regional Cusco, Cusco 2005: achuqalla. - s. Zool. (Mustela frenata Lich.) Comadreja. Mamífero mustélido, semiplantígrado, cuerpo sumamente flexible. SINÓN: ... Pe.Anc: Caj: waywash, mashallu.
  2. Olson, D. M, E. Dinerstein, et al (2001). «Terrestrial Ecoregions of the World: A New Map of Life on Earth». BioScience 51 (11): 933-938. doi:10.1641/0006-3568(2001)051[0933:TEOTWA]2.0.CO;2. Arkivita el originalo la 2an de decembro 2015.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti