Siula Grande

monto en Peruo

Siula Grande estas monto en la montaro Waywash en la peruaj Andoj. Ĝi estas 6 344 m alta kaj havas subpinton, nome Siula Chico, 6 260 m alta.[1]

Siula Grande
monto
supermara alteco

6 344 m

Geografia situo 10° 18′ S, 76° 54′ U (mapo)-10.293313-76.892595Koordinatoj: 10° 18′ S, 76° 54′ U (mapo) f4
Siula Grande (Peruo)
Siula Grande (Peruo)
DEC
Siula Grande
Siula Grande
Situo de Siula Grande
Map
Siula Grande
vdr

Unuaj ascendoj redakti

Tiu estas parta listo de unuaj ascendoj faritaj laŭ novaj vovoj.

  • 28a de Julio 1936 Norda Bordo de aŭstroj Arnold Awerzger kaj Erwin Schneider.[2][3]
  • 21a de Junio 1966, kvara ascendo, de Obster, Schulz kaj Manfred Sturm laŭ la Norda Bordo al Siula Chico[4]
  • 1985 Okcidenta Flanko de Joe Simpson kaj Simon Yates[3]
  • 1999 Peru West Face Touching The Void (nova vojo) de Carlos Buhler.[3]
  • 13a de Julio 2001 "Suda Malkomforto", Suda Flanko de Michel van der Spek, Jay Burbee, kaj Jeremy Frimer
  • 17a de Julio 2001 Noches de "Juerga", Okcidenta Flanko[3]
  • 3a de Julio 2002 Nordorienta Flanko, Los Rapidos de slovenoj Marjan Kovač kaj Pavle Kozjek[5][6]
  • Aŭgusto 2002 Mammut Tracks, Okcidenta Flanko, fare de Rogier van Rijn kaj Eva Oomen

Siula Chico redakti

Siula Chico [ĈIko] (Malgranda Siula) estas subpinto ĉirkaŭ 6 260 m alta separata el Siula Grande pere de proksimume 6 000 montopasejo. Montogrimpistoj konsideris ke la plej facila vojo al ties pinto estas tra la pinto de Siula Grande kaj tiele ĝi estis grimpita de la ekspedicio de Manfred Sturm de 1966.[7] La hispanaj alpinistoj Jordi Corominas kaj Oriol Baro faris la unuan ascendon de la okcidenta flanko de Chico, kaj la duan ascendon de la pinto, en Majo 2007.[1]

Glaĉeroj redakti

Laŭ kelkaj esploristoj la glaĉeroj inter Siula Grande kaj Yerupaja montras pliiĝon en nombro, grando kaj ofteco de glaĉerfendoj. Kiel rezulto grimpado de vojoj uzitaj en la 1970-aj jaroj estas nuntempe konsiderata malpraktikebla.[8]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Lambert 2007.
  2. Sturm 1967, p. 322.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 (2002) “Title unknown”, American Alpine Journal, p. 305. 
  4. Sturm 1967, p. 325.
  5. Kojzek, Pavle. Siula Grande. alpinist.com (1a de Decembro 2002). Alirita 2007-12-01.
  6. Nueva ruta en la pared noreste del Siula Grande (hispane). Vertimania (2002). Arkivita el la originalo je 28a de Septembro, 2007. Alirita 2007-12-01. Arkivigite je 2007-09-28 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-09-28. Alirita 2017-01-23.
  7. Sturm 1967, p. 324.
  8. Sergiujiduc.com. Landscape Changes in the Andes - Peru. Arkivita el la originalo je 2016-11-14. Alirita 16a de Januaro 2016.

Literaturo redakti

Arkivigite je 2008-10-31 per la retarkivo Wayback Machine