Cordovilla la Real
Cordovilla la Real [kordoBIlja lareAL] estas municipo en la sudoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko El Cerrato. La loknomo Cordovilla la Real estas etimologie komprenebla kiel Kordoveto Reĝa.
Cordovilla la Real | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 34259 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 129 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 42° 5′ N, 4° 16′ U (mapo)42.079444444444-4.2591666666667Koordinatoj: 42° 5′ N, 4° 16′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 793 m [+] | ||
Areo | 39 km² (3 900 ha) [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cordovilla la Real [+] | |||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio okupas totalan areon de 38,81 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 98 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 480 loĝantojn el la 1920-aj jaroj. Ĝi distas 29 km de Palencio, provinca ĉefurbo.
La municipa teritorio estas trafluata de la riveroj Pisuerga kaj Arlanza kaj limas kun Astudillo, Villalaco, Valbuena de Pisuerga, Castrojeriz (Burgos), Palenzuela, Astudillo, Torquemada, Quintana del Puente kaj Herrera de Valdecañas.
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la ponto, la preĝejo, la pilorioj ktp.