Coronado
Coronado estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Chihuahua, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas José Esteban Coronado. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08014.
Coronado | ||||
---|---|---|---|---|
municipo de Meksiko | ||||
Blazono | ||||
Administrado | ||||
Statuso | Komunumo | |||
Lando | Meksiko | |||
Ŝtato | Chihuahua | |||
Poŝtkodo | 33990–33999 | |||
Kodo laŭ INEGI | 08014 | |||
Demografio | ||||
Loĝantaro | 2 046 | |||
Loĝdenso | 1 loĝ./km² | |||
Geografio | ||||
Koordinatoj | 26°44′N 105°10′U / 26.733°N, 105.167°U (mapo) | |||
Alto | 1 510 m | |||
Areo | 1756,1 km² | |||
Horzono | UTC -7 | |||
| ||||
Alia projekto | ||||
Vikimedia Komunejo Coronado Municipality [+] | ||||
Coronado signifas en la hispana "Kronita" kaj estas ankaŭ kutima familinomo.
Geografio redakti
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 2046 loĝantojn. El tiuj estis 1067 viroj kaj 979 virinoj. La komunumo havas surfacon de 1756,1 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1510 metroj super la marnivelo.
Klimato redakti
En la komunumo jare falas averaĝe 500,6 mm/m2 de precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 18,3 °C.
Tempozono redakti
La komunumo, kiel la tuta subŝtato apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).
Sociogeografio redakti
En la jaro 1995 en la komunumo vivis 2300 personoj, pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 20 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,87 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
Eksteraj ligiloj redakti
- Coronado Arkivigite je 2006-11-23 per la retarkivo Wayback Machine en Enciclopedia de los Municipios de México (hispane)