Corseul

komunumo en Bretonio

Corseul (prononco kɔʁsœl, jen france, bretone Kersaout) estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Fine de 2020 en la komunumo vivis 2 223 loĝantoj.

Corseul / Kersaout
komunumo
Corseul-Mairie-by-Rundvald.JPG

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Bretonio
Departemento Blason département fr Côtes-d’Armor.svg Côtes-d'Armor
INSEE kodo 22048 [+]
Poŝtkodo 22130 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 223  (2020) [+]
Loĝdenso 53 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 29′ N, 2° 10′ U (mapo)48.481944444444-2.17Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 10′ U (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 41,74 km² (4 174 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Situo de Corseul / Kersaout
Situo de Corseul / Kersaout

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Corseul [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

GeografioRedakti


 
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


HistorioRedakti

Corseul - latinlingve Fanum Martis (« templo de Marso ») - estis la gaŭla-romia ĉefurbo de la Koriozolitoj, kreita en ĉ. 10 antaŭ Kristo. En la 3-a kaj 4-a jc, kiel multaj regionaj metropoloj, Fanum Martis ŝanĝis sian nomon kaj prenis tiun de la popolo, kies ĉefurbo ĝi estis. Tiuj toponimiaj ŝanĝoj okazis kiam la firmecon de la Romia Imperio disfalis. Tiam, oni observis, inter aliaj signifikaj elementoj, renaskiĝon de la antikvaj gaŭlaj diaĵoj en la religiaj skulptaĵoj kaj la dediĉaj skriboj.

En 2005, arkeologiaj fosadoj ebligis malkovri antikvan vilaon de Alleux en Taden, situanta proksime de la malnova vicus[1] voja kaj havena de Taden. Tiu domgrupo estis, dum la romia supereco, unu el la havenoj de la ĉefurbo de la civito de la Koriozolitoj, Fanum Martis, fariĝinta Corseul[2].

Lokoj kaj monumentojRedakti

 
Gaŭlaj-romiaj restaĵoj
 
Kastelo de Montafilan
  • Kastelo de Montafilan, 12-a jc. La kastelo east parte detruita, sed parto restas libere vizitebla.
  • Gaŭlaj-romiaj restaĵoj, el kiuj :
la Templo de Marso, en Haut-Bécherel,
la arkeologia rezervejo de Monterfil,
la komunuma parcelo de Champ-Mulon.

BibliografioRedakti

  • france Loïc Langouet, « La voie romaine Corseul-Avranches et son insertion dans le paysage », en Les dossiers du Centre Régional Archéologique d'Alet, vol. 22, 1994, paĝoj : 47-70

Notoj kaj referencojRedakti

NotojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Vicus: latina vorto donita al malgranda domgrupo, aparte en romia Gaŭlio. Povus temi pri gaŭla antaŭkonkera vilaĝo.
  2. Agadraporto 2006 de INRAP, paĝo 80. Arkivita el la originalo je 2012-10-17. Alirita 2013-09-19.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti