Taden
Taden - franca prononco [tadɛ̃], bretone skribita same - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 2 563 loĝantoj sur areo de 20,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 127 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Pleslin-Trigavou, Languenan, Corseul, Quévert, Dinan, Lanvallay, Saint-Samson-sur-Rance, Plouër-sur-Rance kaj Dinan.
Taden | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la eksa kastelo de la Garaye
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù | ||
INSEE kodo | 22339 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 563 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 127 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 1′ U (mapo)48.475555555556-2.0177777777778Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 1′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 46 m [+] | ||
Areo | 20,13 km² (2 013 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Taden [+] | |||
Geografio
redaktiTaden situas sur la bordo de la estuaro de rivero Rance. Ĝi enhavas la domaron Trélat, kiu situas je ĉirkaŭ du kilometrojn nordokcidente.
Languenan | Pleslin-Trigavou | Plouër-sur-Rance | ||
Corseul | Saint-Samson-sur-Rance | |||
Quévert | Dinan | Lanvallay, Saint-Hélen, La Vicomté-sur-Rance |
Taden kaj Lanvallay estas apartigitaj per la rivero Rance.
Geologio
redaktiLa granita subgrundo provizis bonkvalitan graniton. Tiel, en 1847, almenaŭ 497 k.m. da konstruŝtonoj kaj aliaj materioj estis produktitaj por la konstruado de la viadukto de Dinan[1].
Transporto
redaktiLa komunumo estas trairata per la nacia vojo 176 (kiu iras oriente-okcidente, de Pontorson al la nacia vojo 12) kaj per la departementa vojo 2. La centro de Taden estas trairata nordokcidente sudoriente per la departementa vojo 12.
Estas neniu ponto kaj neniu pramo sur la rivero Rance en la komunumo Taden.
Historio
redaktiAntikveco
redaktiTaden éstis sur la romia vojo inter Saint-Suliac kaj Corseul. En 2005, arkeologiaj fosadoj ebligis malkovri la antikvan vilaon de Alleux, situanta proksime de malnova vicus[2] voja kaj havena de Taden. Tiu aglomeraĵo estis, dum la romia supereco, unu el la havenoj de la ĉefurbo de la civito de la Koriozolitoj, Fanum Martis, nun Corseul[3].
10-a ĝis 13-a jarcentoj
redaktiEn 1222, Alain de Beaufort, donacis la dekonaĵojn de Taden al la monaĥoj de Priorejo Saint-Malo de Dinan. Li sigelis la donacan akton per sigelo kun sia blazono: france de gueules à trois écus d'hermines (esperantlingve: 'ruĝa kun tri ŝildetoj el ermenoj').
18-a jarcento, franca revolucio
redaktiPoste, Taden fariĝis loko, kie la grafo de La Garaye akceptis malriĉulojn kaj francajn aŭ anglajn soldatojn por flegi ilin. Tiu sama grafo malkovris novajn medikamentojn.
Heraldiko
redaktiBlazono | france D’azur à la barre d’or accompagné en chef d’une main dextre d’argent surmontée à dextre d’une étoile d’or et en pointe d’un cygne nageant d’argent. esperante Lazura kun ora maldekstra balteo kun kape arĝenta dekstra mano dekstre superata per ora stelo kaj pinte arĝenta naĝanta cigno. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
redaktiLa komunumo enhavas kvin monumentojn klasitajn historiaj, el kiuj :
- Palaco de Grand'Cour, apud la preĝejo, nobeldomo de la mezepoka fino (ĉ. 1300), laŭ loĝejo-porto (franclingve "logis-porte"). Ĝi estis aĉetita de la komunumo en 1991[4]. La palaco estis klasita HM en 1993[5].
- Kastelo de La Garaye, privata bieno, ruinstata, klasita HM[6].
- Kastelo de la Conninais, klasita HM[7].
Kaj kelkaj antikvaj lokoj :
Elstaruloj ligitaj al la komunumo
redakti- Grafo Claude Toussaint Marot de La Garaye, kiu estis bonfaranto je la origino de la hospitalo "La Sagesse" de Dinan kaj de la lernejo de Taden.
- Yann Sundberg, aktoro konata pro sia rolo en "Flics" (televida filmoserio) flanke de Frédéric Diefenthal, kiu en 2008 tie loĝis.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj kaj referencoj
redakti- ↑ Louis Chauris, Les carrières exploitées pour la construction du viaduc de Dinan (1846-1852), en libro "Le Pays de Dinan", 2002, paĝoj : 219-241.
- ↑ Vicus: latina nomo donita al malgranda komunumaro, aparte en romia Gaŭlo. Povus temi pri gaŭla vilaĝo antaŭ la romia konkero.
- ↑ Agadraporto 2006 de INRAP, paĝo 80. Arkivita el la originalo je 2012-10-17. Alirita 2013-09-10.
- ↑ Gwyn Meirion-Jones, Michael Jones, Le manoir de la Grand'Cour en Taden, en libro "Le Pays de Dinan", 1991, paĝoj : 61-78.
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00089666
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00089665
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA00089664
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA22000012
- ↑ Datumbazo "Mérimée" : PA22000013
- ↑ La antikva vilao antique de Taden, Intervjuoj de Romuald Ferrette, arkeologo, responsa pri kampanjoj kaj Michel Baillieu, scienca kaj teknika adjunkto, de INRAP.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (france)
- Oficiala retpaĝo de la urbodomo de Taden Arkivigite je 2010-03-24 per la retarkivo Wayback Machine
- Taden sur la retpaĝo de la Nacia Geografia Instituto
- Taden sur la retpaĝo de INSEE Arkivigite je 2012-11-02 per la retarkivo Wayback Machine