Saint-Samson-sur-Rance
Saint-Samson-sur-Rance - jen france, prononco [sɛ̃ sɑ̃sɔ̃ syʁ ʁɑ̃s], bretone Sant-Samzun - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 1 630 loĝantoj sur areo de 6,27 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 260 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù. La teritorio havas komunan limon kun Taden kaj Plouër-sur-Rance.
Saint-Samson-sur-Rance / Sant-Samzun | |||
---|---|---|---|
komunumo | |||
la administrejo
| |||
komunumo en Francio vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Regiono | Bretonio | ||
Departemento | Côtes-d'Armor | ||
Arondismento | Dinan | ||
Kantono | Pleslin-Trigavou / Plelin-Tregavoù | ||
INSEE kodo | 22327 [+] | ||
Poŝtkodo | 22100 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 630 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 260 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo)48.491388888889-2.0308333333333Koordinatoj: 48° 29′ N, 2° 2′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 64 m [+] | ||
Areo | 6,27 km² ( 627 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Saint-Samson-sur-Rance [+] | |||
Geografio
redaktiSituanta sur la bordo de la rivero Rance, proksime de Dinan, je dudeko da kilometroj de Dinard kaj de Saint-Malo, je tri horkvaronoj de Saint-Brieuc kaj de Rennes.
Historio
redaktiLa ĉeesto de la bela menhiro de La Tremblais pensigas ke la lokoj estis loĝataj almenaŭ ekde la Neolitiko.
La paroĥo de Saint-Samson-jouxte-Livet, enklavo en la episkoplando de Saint-Malo estis parto de la dekanlando de Dol, kiu apartenis al la episkoplando de Dol kaj estis dediĉita al sankta Samsono.
Post preno de la nomo "Saint-Samson", la paroĥo estis altigita al komunumo en 1790. La 25-an de julio 1962 la komunumo estis renomumita "Saint-Samson-sur-Rance"
Heraldiko
redaktiBlazono | france Parti : au premier coupé au I échiqueté d'argent et de gueules de quatre tires de cinq points et au II de gueules au chevron d'or, au second d'azur au menhir d'or penché en barre soutenu de cinq trangles ondées d'argent ; sur le tout au chef d'hermine. esperante Vertikale tranĉita : la unua horizontale tranĉita kun la unua arĝenta kaj gorĝa ŝaktabulo el kvar vicoj kaj kvin fakoj kaj la dua gorĝa kun ora ĉevrono, la dua lazura kun ora menhiro laŭ maldekstra balteo subtenanta de arĝentaj ondaj linioj; la tuto kun ermena kapo. |
|
---|---|---|
Detaloj |
Lokoj kaj monumentoj
redaktiLa komunumo havas du monumentojn klasitajn historiaj :
- Menhiro de La Tremblais, maldekstre elirante el la urbo direkte al La Hisse, datiĝas de neolitiko kaj apartiĝas, pro la mola grundo, per kliniĝo je 45°. Ĝi surhavas gravuraĵojn, videblajn sub iuj lumaj kondiĉoj. Ĝi estis klasita per dekreto de la 2-a de marto 1977[1]
- Palaco de Châtelier-Guitrel, registrita per dekreto de la 24-a de aprilo 2008[2]
- Kluzo de La Hisse situanta sur la Vojo de la cidro.
- Preĝejo Saint-Samson.
- Haveno de La Hisse.
Bibliografio
redakti- Yves Castel, Le menhir de la Tiemblaye, en la libro "Le Pays de Dinan", 1981, paĝoj : 97-99.
Notoj kaj referencoj
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Komunumoj de Côtes-d'Armor
- La Hisse (stacidomo) (fervoja haltejo de SNCF en la vilaĝo La Hisse)