Cosa [KOsa] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudoriento de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha (je 25 km).

Cosa
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44358
Demografio
Loĝantaro 61  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 50′ N, 1° 8′ U (mapo)40.8339734-1.1353123Koordinatoj: 40° 50′ N, 1° 8′ U (mapo) [+]
Alto 1 185 m [+]
Areo 54,814279 km² ( 548 1.4 279 ha) [+]
Cosa (Provinco Teruelo)
Cosa (Provinco Teruelo)
DEC
Cosa
Cosa
Situo de Cosa
Cosa (Hispanio)
Cosa (Hispanio)
DEC
Cosa
Cosa
Situo de Cosa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cosa, Teruel [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas je 80 km de Teruelo, provinca ĉefurbo, kaj laŭ la nacia ŝoseo N-211 inter Bañón, Caminreal kaj la komunika akso de Calamocha al Teruelo (oriente) kaj Torre los Negros kaj Alpeñés (okcidente). La urba kerno estas sur 1185 msm, pro kio estas malvarma klimato. Ĝi estas en montara Iberia Sistemo en areo kie ekfluas diversaj rojoj. La altitudo gamas inter 1385 msm sudoriente (Loma Pedriza) kaj 1130 msm nordokcidente ĉe la rivero Cosa. En la municipo estas ankaŭ la loĝloko Corbatón.

Nordokcidente: Calamocha Norde: Barrachina Nordoriente: Torre los Negros
Okcidente: Bañón   Oriente: Torre los Negros y Alpeñés
Sudokcidente: Rubielos de la Cérida Sude: Lidón Sudoriente: Alpeñés y Pancrudo

Historio redakti

 
Preĝejo.

La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. Ĝi sendependiĝis el Daroca en 1248.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Cosa kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 149 loĝantoj.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado. Nune rura turismo.

Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo, blazondomo, lavejo, rigardejo kaj piedirado tra proksimaj naturaj lokoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti