Cosmos 1 ( "Kosmo 1", [kasmas ŭan] )estas kosmosondilo, sensukcese lanĉita per privata mono, kiu planis flugi en la kosmo ne per internaj pelaĵoj, sed per ekstera sunvento. Ĝi planis eluzi la etetan premon, kiun kaŭzas la korpuskloj disflugantaj de la suno, kiuj ŝveligas la kosmoŝipan velon.

La fotonoj flugas 0,3 milionojn da kilometroj je sekundo (lumrapideco), kio malrapide sed daŭre akcelas la ŝipon.

La projekton financis la Planeda Societo (The Planetary Society), kiu konstruigis ĝin per rusaj inĝenieroj el 4 milionoj da USD. Pro la malalta financa sumo oni uzis ne la kutimajn materialojn, sed malpli fortajn, daŭrajn.

Oni lanĉis ĝin la 21-an de junio en 2005 el rusa submarŝipo el la Barenca Maro.

Planita estis, ke ses minutojn post la lanĉo, la porta raketo Volna finas sian mision. Tiam ekŝaltas la pelilo nomata TPS Motor, kiu akceligas la sondilon dum 70 sekundoj. Post tio la raketo kaj la pelilo deiĝas de Cosmos 1 en alto de 825 kilometroj, kaj Cosmos enorbitiĝas super la Pacifiko. Dum la unuaj 30-40 minutoj la sondilo funkcias per baterioj. En la 37-a minuto de la orbitado malfermiĝas la sunĉeloj kaj direktiĝas al la suno. Kelkajn tagojn post la lanĉo, la sondilo malfermas la 8 triangulajn rigidigilojn (sterniloj), longajn 15 metrojn kaj produktitajn el maldikaj poliesteroj. Inter la sterniloj streĉiĝas la veloj, kun komuna surfaco de 600 kvadrataj metroj. Per turniĝo de la sterniloj Cosmos 1 kapablas ĉiam kapti la sunventon kaj tiel direkti sin.

Kiam la fotonoj de la suno atingas la maldikan, speguleman velon, ili puŝiĝas kun la elektromagneta kampo ĉirkaŭ la velaj atomoj kaj repuŝiĝas de sur tio kaj la sondilo akceliĝas.

La projekto malsukcesis pro raketaj problemoj.