Crati [krAti] estas la plej akvohava rivero en Kalabrio (Italio). Ĝi fontas en montaro Sila je alto de 1770 m kaj enfluas en la Tarantan Golfon, proksime de Sibari.

Crati
rivero
Bazaj informoj
Longeco 91 km
Fluo
Geografio
Landoj Italio
Regionoj Kalabrio
vdr
Rivero Crati, Kalabrio

La rivero longas 81 km, ĝia baseno ampleksas ĉ. 2440 km². Ĝia flukvanto forte ŝanĝiĝas pro vintraj pluvegoj kaj somera sekeco. La plej grava urbo ĉerivera estas la provinca ĉefurbo Cosenza [kozEnca], kie enfluas rivereto Busento. De Cosenza ĝi fluas norden ĝis Tarsia kaj tie turniĝas nor-orienten al la maro. Inter Cosenza kaj Tarsia ĝian valon uzas la itala aŭtovojo A3.

La tereno ĉirkaŭ la riverfino estas vizitebla naturrezervejo (itala nomo: Foce del Crati).

Komunumoj redakti

Belsito, Bisignano, Carolei, Castiglione Cosentino, Castrolibero, Cerisano, Cosenza, Lappano, Lattarico, Luzzi, Mendicino, Paterno Calabro, Rose, Rovito, Santo Stefano di Rogliano, Spezzano Albanese, Tarsia, Terranova da Sibari (alfabete).

Flankaj riveroj kaj riveretoj redakti

De maldekstre: Annèa, Busento, Campagnano, Coscile, Coscinello, Emoli, Mavigliano, Mesca, Sèttimo.

De dekstre: Arente, Cardone, Caricchio, Duglia, Galatrella, Gidora, Iavas, Mucone, Muzzolito.

Eksteraj ligiloj redakti