Cres (urbo)

urbeto en Kroatio

Cres estas kroata urbo kiu situas sur la insulo Cres trovebla rekte je la Istria Duoninsulo kaj en la Kvarnera Golfo. En la urbo loĝas 2959 homoj (2001) kaj ĝi troviĝas ĉe 44° 57′ 37″ Nordo 14° 24′ 29″ Oriento / 44.96015 °N, 14.40811 °O / 44.96015; 14.40811 (mapo)

Cres
urbo en Kroatio
Administrado
Poŝtkodo 51557
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 716  (2021) [+]
Loĝdenso 9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 44° 58′ N, 14° 24′ O (mapo)44.96027777777814.408055555556Koordinatoj: 44° 58′ N, 14° 24′ O (mapo) [+]
Alto 0 m [+]
Areo 291,5 km² (29 150 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Cres (Primorje-Gorski kotar)
Cres (Primorje-Gorski kotar)
DEC
Cres
Cres
Situo de Cres
Cres (Kroatio)
Cres (Kroatio)
DEC
Cres
Cres
Situo de Cres

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Cres [+]
vdr

Urbo redakti

Cres estas baze urbo sur la golfo, ĉar ĝiaj urbaj dokoj venas rekte en la mezo de la urbo kaj estas plene de boatoj. Ekzistas aŭtoparkejo ĉe la enirejo de la urbo, kune kun multoblaj restoracioj kaj benzinstacio. Enirante la urbon tra unu el la pordegoj, vi devas trapasi mallarĝajn padojn, dometojn kaj malgrandajn butikojn. En la centro ekzistas malferma placo kun homoj kiuj vendas diversajn memfaritajn varojn. Ekzistas ankaŭ butikoj kaj subĉielaj restoracioj en kiuj homoj povas sidi sur la rando kaj rigardi la enirantajn boatojn.

Jaĥtejo redakti

La Cres posedas jaĥtejon kun Blua-Flago-statuso, kiu situas je la periferio de la urbo. Tio ĉi estas aparta de la betonaj centraj dokoj videblaj en la nuna urbo. La jaĥtejo estas hejmo por ŝipoj de multaj homoj sur la insulo kaj estas ankaŭ hejmo al seka doko kie multaj ŝipoj estas riparataj. La adriatika maro estas bonega por fiŝkaptado kaj ĉi tiu haveno estas grava por la industrio.


Bibliografio redakti

  • 1. Luigi Tomaz, La Magnifica Comunità di Cherso, Antaŭparolo de Arnaldo Mauri, Conselve, 2010.