Crocus City Hall-atako

terorisma atako en la 22a de Marto, 2024, en Moskvo, Rusio

La Crocus City Hall-atako estis terorisma atako okazinta la 22an de marto 2024, ĉe la Crocus City Hall muzikejo en Krasnogorsk, Rusio, sur la nordokcidenta rando de Moskvo.

Crocus City Hall-atako

La atako komenciĝis je proksimume 20:00 MSK (UTC+3)[1], baldaŭ antaŭ ol la rusa grupo Picnic planis ludi por plenvendita spektaklo ĉe la ejo. Kvar pafantoj faris amasan pafadon kontraŭ la homoj kolektitaj ĉe la ejo kaj uzis flamiĝemajn aparatojn por ekbruligi la ejon. Enketistoj diris, ke la atako mortigis almenaŭ 139 homojn, kaj pli ol 182 koncertanoj estis vunditaj pro pafvundoj kaj "veneniĝo" rilataj al la fajro.[2]

Referencoj redakti