Crohn estas nomo de la esploristo kiu malkovris la malsanon en la 1930-aj jaroj. Ĝi atakas la digestan sistemon, kaj povas kaŭzi doloron pro inflamo ĉefe en la suba-dekstra stomako (ĉe la "fina iliumo"), sed ankaŭ en la anuso, buŝo, aŭ ĝenerale ĉie tra la digesta sistemo. Homoj kun Crohn-malsano estas ofte tre maldikaj. La malsano karakteriziĝas per atakoj, fojfoje akompanataj de malalta febro, diareo, senforteco. Kuraciloj estas foje steroidoj kiel Prednizon, taŭga nutraĵo (kelkfoje la paciento ne povas manĝi, do oni nutras ŝin/lin per riĉenhavaj likvaĵoj), kaj foje ne restas alia elekto krom operacii. Kvankam la malsano estas konsiderata malfacila, la mortado pro ĝi estas tre malofta. Aliflanke, inter la atakoj, la malsanulo vivas preskaŭ normalan vivon. Oni ne scias certe, kio kaŭzas la malsanon. La esploristoj malkonsentas pri 3 faktoroj:

  • Genetiko (Judoj el aŝkenaza deveno (aŝkenazoj) suferas de Crohn-malsano trioble pli ol ĉiuj aliaj en la mondo)
  • Nutraĵo (fibro-riĉa nutraĵo malutilas al Crohn-malsanuloj dum atakoj)
  • Anima streĉo.
Crohn-malsano
malfacila malsano laŭ Japania juro • malofta malsano • malsano

KIM-10 K50
vdr

Crohn-malsano estas parenca al la pli konata malsano Kojlito.