Csíkszék [ĉiksek] (latine Csikiensis sedes), laŭvorte ĉik-seĝo, estis historia administra unuo en la sikullando, unu el la sep sikulaj "seĝoj", kiuj posedis certan aŭtonomecon en la hungara reĝlando. Administre ĝi estis dividita en du partojn: Alcsík (malsupra) kaj Felcsík (supra).

Transilvaniaj hungaroj eksetlis tie ĉirkaŭ la 13-a jarcento. Kiam en la 19-a jarcento la regiono, kies klimato estas ne tre milda, ne plu povis nutri la loĝantaron, kelkaj elmigris al Moldavio.

Per la hungaria teritoria reformo de 1876 la seĝa teritorio estis (kun Gyergyószék kaj Kászonszék) transformita al departemento Csík. Ĝi nun estas parto de la rumana distrikto Harghita.