Viișoara (Mureș)
komunumo de la distrikto Mureș / Maros en Rumanio
(Alidirektita el Csatófalva)
Viișoara [viiŝŭara] (hungare: Csatófalva [ĉatofalva]) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Sighișoara.
Viișoara | |||
---|---|---|---|
Komunuma sidejo | |||
komunumo en Rumanio | |||
Lando | Rumanio | ||
Distrikto | distrikto Mureș | ||
Alinome | Csatófalva (hungare), Hohndorf (germane) | ||
Iama hungara departemento | Kis-Küküllő | ||
Situo | 46° 18′ N, 24° 36′ O (mapo)46.29611111111124.599166666667Koordinatoj: 46° 18′ N, 24° 36′ O (mapo) | ||
| |||
Alto super maro | 371 m | ||
Poŝtkodo | 547645 | ||
Loĝantaro | |||
– komunumo | 1.659 (en 2011) | ||
– vilaĝo | 695 (en 2011; 729 en 2002) | ||
Kodo laŭ SIRUTA | 120227 | ||
Administre apartenas al ĝi la vilaĝoj Ormeniș kaj Sântioana.
Viișoara situas en la valo de rivero Domald, laŭ kiu pasas la distrikta vojo DJ142C inter Coroi kaj Dumbrăveni. La vilaĝoj Ormeniș kaj Sântioana situas en paralela valo, al kiu la plej mallonga vojo kondukas tra la najbara distrikto Sibiu.
Loĝantaro redakti
En 1910 ĝi havis 922 loĝantojn (rumanoj, germanoj) kaj en 1992 690 (rumanoj, 2 % da hungaroj).
Historio redakti
Je sia unua skriba mencio en 1367 ĝi estis saksa servutulvilaĝo nomata Hondorf. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario (Kis-Küküllő vármegye). En 1964 oni aligis al ĝi Domald.
Fonto redakti
- Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Eksteraj ligiloj redakti
-
Situo en la distrikto